目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

La ulo sub mi

sjheiss,2010年3月20日の

メッセージ: 5918

言語: Esperanto

galvis (プロフィールを表示) 2012年11月30日 18:35:10

Ne, mi ne kredas tion ; estas
simple ŝanĝo de epoko. La monda
krizo, tamen povus esti la komenco
de tre malbonaj rezultoj.

La ulo post mi estas bone protektata
kontraŭ futuraj krizoj.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2012年11月30日 19:37:34

Mi ne scias, ĉu mi estas bone protektata, mi vivas tre normale.

La ulo post mi zorgiĝas pri la estonteco.

galvis (プロフィールを表示) 2012年11月30日 23:01:16

Oni devas agi pri la estonteco,
ne zorgi pri ĝi.

La ulo post mi konsideras ke la homo
eliros iam de la laktovojo.

Espi (プロフィールを表示) 2012年11月30日 23:53:52

Tion mi ne povas apogi, ĉar mi kredas, ke tiam neniu homo plu ekzistos.

La ulo sub mi volonte maskiĝas kiel Kristnaska Viro.

galvis (プロフィールを表示) 2012年12月1日 14:29:06

Mi opinias ke iam, por iuj estis necesa uzi maskon
por agi kiel kristnaska persono, sed nuntempe la
kristanismo havas multajn sektojn, kaj oni devas
montri respekton al la kredo de aliaj homoj.

La ulo post mi povus akcepti ke en la galaksio kie ni
loĝas ekzistus tre disvolvata civilizacio kies estro
povus esti nomata de ni : "Dio".

dobri (プロフィールを表示) 2012年12月1日 14:54:01

Jes, tio estas vere interesa ideo.

La ulo post mi esperas iam vojaĝi almenaŭ al luno.

vincas (プロフィールを表示) 2012年12月2日 10:09:28

Ial mi ne esperas tion.

La ulo sub mi en vintro ne iras serĉi fungojn.

dobri (プロフィールを表示) 2012年12月2日 10:16:42

Jes, la aŭtuno estas pli konvena sezono por tio.

La ulo post mi partoprenis hieraŭ eklumigon de kristnaska arbo.

galvis (プロフィールを表示) 2012年12月3日 21:53:48

Ne, tie ĉi ankoraŭ oni ne starigis
la kristnaskan arbon.

La ulo post mi atendas ĝoje la nokton
por vidi la arbon kun multkoloraj lumoj.

dobri (プロフィールを表示) 2012年12月4日 14:29:06

Ne, sed mi vidis la kolorajn lumojn matene, kiam mi iris al laborejo.

La ulo post mi havas sufiĉe da mono por Kristnaskaj donacoj.

先頭にもどる