Į turinį

Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.

La ulo sub mi

sjheiss, 2010 m. kovas 20 d.

Žinutės: 5918

Kalba: Esperanto

galvis (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 4 d. 17:33:50

Mi ŝatas donaci manĝaĵojn por eviti
plenigi la domon je neutilaj aĵoj.

La ulo post mi preferas donaci monon.

dobri (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 4 d. 18:25:41

Jes, mi preferus tion, sed en mia lando donaci monon oni konsideras maldeca.

La ulo post mi akompanos morgaŭ la Sanktan Nikolaon kiel diablo.

vincas (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 5 d. 13:16:40

Mi ne povas diri.

La ulo sub mi ĉie taŭgas.

dobri (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 5 d. 15:31:27

Tion opinias ĉiu homo pri si mem.

La ulo post mi morgaŭ ekskursos.

ratkaptisto (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 5 d. 17:41:30

Ne, ne morgaŭ, ĉar mi ekskursis dum la pasintaj tagoj.

La ulo post mi jam vizitis pli ol 3 kristnaskobazaroj en tiu jaro.

vincas (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 5 d. 18:48:50

Ne, mi ne vizitis tiom.

La ulo sub mi nun devas iri kaj enmeti en la forno kelkajn lignaĵojn.

dobri (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 5 d. 18:53:12

Ne, ĉar mi havas centran hejtadon.

La ulo post mi farbis ĉiujn plafonojn per la blanka.

ratkaptisto (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 5 d. 20:11:04

Jes, vi pravas.

La ulo post mi volonte slojdas.

dobri (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 5 d. 20:56:51

Ne, mi estas mallerta.

La ulo post mi prefere sledas ol skias.

ratkaptisto (Rodyti profilį) 2012 m. gruodis 5 d. 21:32:34

Mi prefere skias.

La ulo post mi havas novan horloĝon.

Atgal į pradžią