Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

vincas (Arată profil) 18 decembrie 2012, 08:59:53

Ne, mi ne havas kajakon.

La ulo sub mi volas, ke plu ne neĝu.

ratkaptisto (Arată profil) 18 decembrie 2012, 10:16:52

Ĉi tie momente ne neĝis, ni havas printempan temperaturojn.

La ulo post mi planas grandan feston dum silvestro.

vincas (Arată profil) 18 decembrie 2012, 11:24:48

Ĉu silvestro estas nomo?

La ulo sub mi ĵus iom legis gramatikon de Esperanto.

ratkaptisto (Arată profil) 18 decembrie 2012, 12:33:28

vincas:Ĉu silvestro estas nomo?

La ulo sub mi ĵus iom legis gramatikon de Esperanto.
Mi opinias la festo "silvestro" = lasta tago en la jaro.

Sed Silvestro ankaŭ povas esti nomo.

ratkaptisto (Arată profil) 18 decembrie 2012, 12:35:30

vincas:Ĉu silvestro estas nomo?

La ulo sub mi ĵus iom legis gramatikon de Esperanto.
Ne, mi legis en la vortaro, ĉar mi volis respondi al la demando de VINCAS.

La ulo post mi nun havas paŭzon.

galvis (Arată profil) 18 decembrie 2012, 14:48:30

Jes, mi havas paŭzon, sed mi atendos
kristnaskon en la ĉefurbo de la lando
kune kun iuj familianoj.

La ulo post mi ĉeestos preĝejon antaŭ
kristnaska noktomezo.

dobri (Arată profil) 18 decembrie 2012, 17:53:28

Tute ne, ĉar antaŭ televidilo kun biero enmane estas pli agrable.

La ulo post mi jam festis Kristnaskon en sia laborejo.

ratkaptisto (Arată profil) 18 decembrie 2012, 19:28:10

Jes, vi pravas, antaŭ multaj jaroj mi festis en kazerno.

La ulo post mi memoras dum kristnasko ĉiam al sia infaneco.

galvis (Arată profil) 18 decembrie 2012, 20:54:02

Jes, vi pravas. Estas bone rememori
tiel belajn tagojn kaj noktojn.

La ulo post mi havas ankoraŭ iujn
el siaj antikvaj kristnaskaj ludiloj.

dobri (Arată profil) 18 decembrie 2012, 21:49:12

Bedaŭrinde ne, ĉar mi kelkfoje transloĝiĝis.

La ulo post mi ŝatas kanti Kristnaskajn kantojn kun la tuta familio.

Înapoi mai sus