Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

vincas (Å vise profilen) 2012 12 19 09:08:08

Nu, mi pli ŝatas aŭskulti ol kanti.

La ulo sub mi nokte iom ronkas.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 19 10:20:18

Jes, vi pravas kaj mia edzino diras tion ankaŭ.

La ulo post mi ne laboras inter kristnasko kaj novjarfesto.

vincas (Å vise profilen) 2012 12 19 12:07:30

Nu, mi devas iom labori.

La ulo sub mi estas ĝentlemano.

galvis (Å vise profilen) 2012 12 19 12:54:12

Por esti ĝentlemano oni devas ĉiam
agi ĝentile, kaj tio ne estas facila.

La ulo post mi agas ĝentile dum tiuj
ĉi festos de finjaro.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 19 13:08:11

Jes, mi planas tion.

La ulo post mi ĉiutagE kontrolas sian pezon.

dobri (Å vise profilen) 2012 12 19 17:38:30

Ne, ĉar tion mi ne bezonas. Mi daŭre pesas tro multe.

La ulo post mi rapidegas kun siaj kontribuaĵoj kaj forgesas kontroli, kion li fakte skribis.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 19 18:08:33

La ulo post vi havas malnovan komputilon kun kaputaj klavoj ridulo.gif.

La ulo post mi ofte havas malbonan humoron.

dobri (Å vise profilen) 2012 12 19 18:33:08

Ne, mi preferas ŝerci!

La ulo post mi serĉis en Vikipedio, kia estis antaŭnomo de fama kuracisto Alzheimer.

vincas (Å vise profilen) 2012 12 19 19:15:47

Ne, mi ne serĉis.

La ulo sub mi pli ŝatas silenti ol paroli.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2012 12 19 20:07:46

Mi preferas la paroladon.

La ulo post mi lernis Esperanton en la grupo de sia urbo.

Tibake til toppen