Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

La ulo sub mi

von sjheiss, 20. März 2010

Beiträge: 5918

Sprache: Esperanto

dobri (Profil anzeigen) 20. Dezember 2012 06:55:59

Ne, mi estas memlernanto.

La ulo post mi ŝatas diskuti pri politiko.

vincas (Profil anzeigen) 20. Dezember 2012 09:15:09

Jes, mi ŝatas tion fari.

La ulo sub mi estas vegetarano.

dobri (Profil anzeigen) 20. Dezember 2012 09:53:41

Ne, mi ŝatas manĝi ĉion.

La ulo post mi preferas ruĝan vinon.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 22. Dezember 2012 20:19:50

Ne, mi preferas bieron kun Becherovka.

La ulo post mi aĉetis novajn kandelojn por la kristnaskarbo.

dobri (Profil anzeigen) 22. Dezember 2012 20:25:33

Preskaŭ. Sed poste mia filo trovis difektitan ampolon inter ampolĉeno kaj ŝanĝis ĝin por la nova.

La ulo post mi malĝojas, ke ne venos liaj genepoj.

vincas (Profil anzeigen) 26. Dezember 2012 12:54:22

Mi ankoraŭ ne havas genepojn.

La ulo sub mi morgaŭ nenie vojaĝos.

dobri (Profil anzeigen) 1. Januar 2013 09:22:48

Jes, morgaŭ mi iros nur en mian laborejon. Verŝajne mi vojaĝos nenien plu.

La ulo post mi bedaŭras la "mallongan" feriadon por ĉijara Kristnasko.

vincas (Profil anzeigen) 1. Januar 2013 11:58:03

Ne, ferio estis sufiĉe longa.

La ulo sub mi spiras same dum tuta jaro, kaj somere kaj vintre;]

ratkaptisto (Profil anzeigen) 1. Januar 2013 18:16:18

Jes, vi pravas.

La ulo post mi aĉetis kaj eksplodigis multajn silvestroraketojn.

dobri (Profil anzeigen) 1. Januar 2013 18:58:20

Ne, mi prefere rigardis ilin.

La ulo post mi hieraŭ vespere preskaŭ surdiĝis.

Zurück nach oben