去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

La ulo sub mi

sjheiss, 2010年3月20日

讯息: 5918

语言: Esperanto

vincas (显示个人资料) 2013年1月2日上午9:06:50

Ne, tiel al mi ne okazis.

La ulo sub mi scias, ke li nenion scias.

ratkaptisto (显示个人资料) 2013年1月2日上午10:26:29

Mi ne scias ĉion, sed ne estas vera, ke mi scias nenion.

La ulo post mi havas planon por la nova jaro: Li volas pli multe sporti.

dobri (显示个人资料) 2013年1月2日下午9:57:54

Jes. Kaj plua plano estas pli multe partoprenadi en E-renkontiĝoj.

La ulo post mi morgaŭ forveturos.

ratkaptisto (显示个人资料) 2013年1月3日下午12:25:55

Ne mi volas stari hejme.

La ulo post mi dum la semajnfino volos skii.

Kelli (显示个人资料) 2013年1月5日下午1:00:07

Kiel mi ne povos skii, mi nur promenos iom.

La ulo post mi ĝuos la poemon "Lasta Kiso" de Edmond Privat

ratkaptisto (显示个人资料) 2013年1月5日下午2:23:51

Dankon, Kelli, mi ĵus ĝuis. Tiu estas bona filmeto.

Mi deziras al vi bonan novan jaron.

La ulo post mi nun havos pli multe da tempo ol dum la pasinta jaro.

Kelli (显示个人资料) 2013年1月6日下午5:54:21

ratkaptisto:Dankon, Kelli, mi ĵus ĝuis. Tiu estas bona filmeto.

Mi deziras al vi bonan novan jaron.

La ulo post mi nun havos pli multe da tempo ol dum la pasinta jaro.
Ratkapisto, mia amiko, mi multe dankas pro viaj bondeziroj, kaj mi ankaŭ deziras al vi kaj al via familio novan jaron plenan de ĝojoj kaj feliĉo ridulo.gif

Bone, reale mi esperas havi multe pli da tempo ĉar mi ĉiam volas fari multajn aferojnridulo.gif

La ulo post mi faros ĉiujn aferojn de malsimila maniero dum ĉi tiu jaro

ratkaptisto (显示个人资料) 2013年1月6日下午6:51:09

Ne, ne ĉiuj aferoj. Ĉe la plej multaj aferoj mi uzos la samajn manierojn kiel en la pasinta jaro, ĉar tiuj estas elprovitaj.

La ulo post mi planas vojaĝojn al malproksimaj landoj en la jaro 2013.

Kelli (显示个人资料) 2013年1月7日下午12:08:12

Ah bone, kara Ratkaptisto, en mia lando oni diras " oni ne devas tuŝi en teamo kiu gajnas" tion voldiras, ke "oni devas konservi tion, kio estas bona" ridulo.gif

Jes, vi divenis, mi planas vojaĝi al malproksima lando iom ĉi tiu jaro.

La ulo post mi antaŭsentas ke ĉi tiu jaro estos tre speciala jaro.

Dozorca (显示个人资料) 2013年1月7日下午12:27:58

Jes,Vi pravas ĉar en tiu jaro mi intencas viziti kelkaj landoj.
La ulo sub mi dum la silvestra nokto restis en la hejmo kaj rigardis televido.

回到上端