Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

vincas (Pokaż profil) 7 stycznia 2013, 13:50:51

Ne, mi ne rigardis televidilon.

La ulo sub mi hieraŭ dum tuta nokto stiris aŭtomobilon.

ratkaptisto (Pokaż profil) 7 stycznia 2013, 16:08:49

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi jam laboris multe en tiu jaro.

Kelli (Pokaż profil) 7 stycznia 2013, 18:17:21

Ankoraŭ ne, sed mi ŝatus fari interesan laboron dum ĉi tiu jaro.

La ulo post mi faros ion tre neatenditan.

ratkaptisto (Pokaż profil) 7 stycznia 2013, 19:00:30

Estas eble, sed mi ne scias kion.

La ulo post mi aĉetos novan televidilon en tiu jaro.

dobri (Pokaż profil) 7 stycznia 2013, 20:57:38

Ne, ĉar mia televidilo estas sufiĉe nova.

La ulo post mi semajnfine grimpis monton.

ratkaptisto (Pokaż profil) 8 stycznia 2013, 10:59:23

Ne, mi ne faros tion.

La ulo post mi ĉiam manĝas multe da laktuko anstataŭ viando.

Tempodivalse (Pokaż profil) 8 stycznia 2013, 16:55:45

Jes kaj ne. Mi estas vegetarano, tamen mi preferas spinacon pli ol laktukon.

La ulo sub mi ŝatas aŭskulti klasikan muzikon.

dobri (Pokaż profil) 8 stycznia 2013, 18:41:45

Kiam ĝi ne sonas tro laŭte, tiam mi povas aŭskulti ĉian muzikon.

La ulo post mi hodiaŭ ludis infanludojn kun sia nepino.

vincas (Pokaż profil) 10 stycznia 2013, 12:35:58

Ne, mi ne ludis.

La ulo sub mi denove ŝoveladas neĝon.

dobri (Pokaż profil) 10 stycznia 2013, 18:07:29

Feliĉe mi ne bezonas labori tiucele.

La ulo post mi ne kapablas ĝustatempe respondi ĉiujn retmesaĝojn.

Wróć do góry