Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

La ulo sub mi

von sjheiss, 20. März 2010

Beiträge: 5918

Sprache: Esperanto

dobri (Profil anzeigen) 16. Januar 2013 14:49:52

Ne plu, ĉar ili forveturis hejmen.

La ulo post mi ŝatas rigardi skikonkursojn en televido.

galvis (Profil anzeigen) 16. Januar 2013 18:10:38

dobri:Ne plu, ĉar ili forveturis hejmen.

La ulo post mi ŝatas rigardi skikonkursojn en televido.
Jes, mi multe ŝatas vidi ilin per tiu aparato.

La ulo post mi, ekde la juneco, ŝatas spekti kaj
praktiki sportojn.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 16. Januar 2013 21:14:54

Jes, vi pravas. Hodiaŭ pli multe ol en la juneco.

La ulo post mi havas novan poŝtelefonon.

dobri (Profil anzeigen) 16. Januar 2013 21:44:29

Jes, fine de la jaro.

La ulo post mi ne tro ŝatas usonajn filmojn.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 17. Januar 2013 11:26:19

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi havas multe da ĝojo kun sia poŝtelefono.

dobri (Profil anzeigen) 17. Januar 2013 16:53:17

Ne, kutime la poŝtelefono alportas zorgojn al mi.

La ulo post mi hieraŭ spektis ege interesan prelegon pri Turkio.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 17. Januar 2013 17:20:56

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi havas filon, kiu ĉiam havas respondojn, se vi demandas lin pro la komputilo aŭ la poŝtelefono.

dobri (Profil anzeigen) 17. Januar 2013 21:06:29

Jes, vi pravas. Tiun komputile spertan filon mi havas.

La ulo post mi ofte legas ion alian ol estas skribite, ĉar li malbone distingas tiujn ĉi malgrandajn literojn.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 18. Januar 2013 17:47:17

Ne, vi ne pravas: Tio ne estas ofte sed mi konfesas, ke kelkfoje.

La ulo post mi ne havas komprenon por problemoj de aliaj homoj.

Dominiczka (Profil anzeigen) 18. Januar 2013 19:02:38

Ne, vi ne pravas, mi komprenas problemojn de aliaj homoj.

La ulo sub mi kredas je Dio.

Zurück nach oben