본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

Dominiczka (프로필 보기) 2013년 1월 19일 오후 7:33:44

Jes, vi pravas, mi partoprenis SESon tri foje - en Piestiany kaj dufoje en Nitra.

La ulo sub mi ŝatas min.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 1월 19일 오후 7:51:44

Jes, mi pensas, ke mi konas vin de Piestany.

La ulo post mi vizitis la saman kurson kiel mi.

Dominiczka (프로필 보기) 2013년 1월 20일 오전 7:58:26

Kian kurson vi vizitis en Piestiany? Tiam mi estis en nivelo A2, en grupo de sinjorino Dalia. Eble ni estis en tiu sama grupo, sed mi ne memoras, ĉar mi estis tre malgranda.

La ulo post mi estis en iu ajn esperanta festo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 1월 20일 오전 9:05:59

La unua demando mi demandos per retpoŝto.

Mi vizitis multajn esperantan feston kaj renkontiĝojn.

La ulo post mi faros promeadon hodiaŭ.

dobri (프로필 보기) 2013년 1월 20일 오후 12:19:58

Hodiaŭ daŭre restas frosta sensuna vetero, tial mi prefere restos hejme ĉe mia komputilo.

La ulo post mi ŝatas frostan veteron.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 1월 20일 오후 12:33:54

Mi pli ŝatas altajn temperaturojn.

La ulo post mi regardas ofte tra la fenstro kaj nombras la promenadantojn.

dobri (프로필 보기) 2013년 1월 20일 오후 4:20:12

Ne, sed tion faris mia avino.

La ulo post mi partoprenis la balon hieraŭ.

Dominiczka (프로필 보기) 2013년 1월 20일 오후 4:33:48

Jes, mi estis en koncerto hieraŭ kaj ĉiuj dancis.

La ulo post mi ne ŝatas ricevi kaj skribi leterojn (korespondi).

dobri (프로필 보기) 2013년 1월 20일 오후 4:40:29

Kontraŭe, mi ŝatas tion. Nur anstataŭ la paperajn leterojn mi nun sendas precipe mesaĝojn.

La ulo post mi ŝatas komputilajn ludojn, dum kiuj oni devas ankaŭ cerbumi.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 1월 20일 오후 5:39:45

Jes, mi tre ŝatas tion.

La ulo post mi interesiĝas por la rezulto de la germana balotado.

다시 위로