Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 18:59:58

Jes, sed precipe somere.

La ulo post mi ŝatas ŝerci.

ratkaptisto (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 20:09:50

Jes, vi pravas.

La ulo post mi rimarkis ofte dum la legado de uzinstrukcioj, ke ili estas eraraj.

Kelli (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 20:47:41

Ne, sed nun la manlibroj estas tre resumitaj kaj ili havas malmultajn informojn.

La ulo post mi volas fari multajn aferojn, sed nun li havas problemon kaj ne povos fari ilin

dobri (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 20:51:36

Jes, vi pravas, mi ne sentas min sane.

La ulo post mi legas interesan libron.

ratkaptisto (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 20:57:35

Jes, mi legas "Vivo de Zamenhof".

La ulo post mi ne volas trinki vinon hodiaŭ.

Dominiczka (Arată profil) 22 ianuarie 2013, 06:16:46

Ne, ĉar mi estas infano.

P.S. Kiel oni temas pri alkoholo oni diras "drinki", ne "trinki".

La ulo sub mi estis hieraŭ en libraro.

ratkaptisto (Arată profil) 22 ianuarie 2013, 07:56:11

Dominiczka:Ne, ĉar mi estas infano.

P.S. Kiel oni temas pri alkoholo oni diras "drinki", ne "trinki".

La ulo sub mi estis morgaŭ en libraro.
Mi pensas "iom da alkoholo" = trinki kaj "multe da alkoholo" = drinki (tro multe)???

ratkaptisto (Arată profil) 22 ianuarie 2013, 07:59:47

Mi estis hieraŭ en libraro, kaj estos morgaŭ ankaŭ en libraro.

La ulo post mi havas multe da laboro kun la neĝo.

dobri (Arată profil) 22 ianuarie 2013, 15:04:18

Feliĉe ne, ĉar la tavolo estas proksimume kvincentimetra.

La ulo post mi daŭre biciklas al sia laborejo.

ratkaptisto (Arată profil) 22 ianuarie 2013, 15:58:57

Jes, vi pravas, mi volonte biciklas.

La ulo post mi ne bicklas dum vintro.

Înapoi mai sus