Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

La ulo sub mi

von sjheiss, 20. März 2010

Beiträge: 5918

Sprache: Esperanto

ratkaptisto (Profil anzeigen) 27. Januar 2013 14:16:10

Ne, mi ne povas pentri kaj se mi povus, mi ne elektus la dormĉambron.

La ulo post mi morgaŭ volos iri al frizisto.

dobri (Profil anzeigen) 27. Januar 2013 14:19:42

Tio estas bona ideo! Mia hararo estas jam sufiĉe longa.

La ulo post mi atendas telefonvokon de la frato.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 27. Januar 2013 14:25:43

Ne, mi ne havas fraton.

La ulo post mi ĉiutage purigas siajn dentojn trifoje.

dobri (Profil anzeigen) 27. Januar 2013 21:21:46

Ĉiutage ne, tamen foje jes.

La ulo post mi devas lunde iri denove al laborejo.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 27. Januar 2013 22:21:27

Ne, vi ne pravas, mi havas mian laboron en mia domo.

La ulo post mi pensas, ke li estas ĉiam senerara.

moorle (Profil anzeigen) 28. Januar 2013 14:05:25

ne, neniu estas senega !

La ulo sub mi havas multajn ŝatokupojn.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 28. Januar 2013 14:24:12

Jes, vi pravas.

La ulo sub mi volonte okupiĝas kun esperanta gramatiko.

Dominiczka (Profil anzeigen) 28. Januar 2013 15:39:37

Mi konas ĝin, sed tio ne estas mia hobio.

La ulo sub mi morgaŭ dormos longe.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 28. Januar 2013 15:43:26

Ne, morgaŭ ja ne estos dimanĉo.

La ulo post mi ricevos dum tiu semajno novan komputilon.

dobri (Profil anzeigen) 28. Januar 2013 17:14:08

Ne, mi estas dume kontenta kun tiu, kiun mi havas nun.

La ulo post mi ofte rimarkas erarojn en la mesaĝoj, ĉar alies eraroj estas pli facile troveblaj ol la propraj.

Zurück nach oben