Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 mars 2010

Messages : 5918

Langue: Esperanto

moorle (Voir le profil) 29 janvier 2013 20:16:21

Mi ofte telefonas, sed mi ne telefonas kun aliaj Esperantistoj.

La ulo post mi ŝatas bicikli,ankaŭ dum la vintro kaj ĉe neĝo,vento aŭ pluvo.

ratkaptisto (Voir le profil) 29 janvier 2013 20:21:20

Jes, vi pravas, biciklado estas mia plej bona ŝatokupo.

La ulo post mi volonte trikas (ne trinkas).

dobri (Voir le profil) 30 janvier 2013 08:23:51

Ne, tion faras precipe mia edzino.

La ulo post mi ne ŝatas purigadon de la loĝejo.

moorle (Voir le profil) 30 janvier 2013 11:23:56

Jes, mi ne ŝatas tiun, mi preferas aliajn aktivecojn.

L ulo sub mi volonte volas havi novan auton.

ratkaptisto (Voir le profil) 30 janvier 2013 11:27:14

Ne, mi ne volas havi, ĉar mi havas belan aŭton kaj pli belan biciklon.

La ulo post mi aĉetos hodiaŭ novan ombrelon.

dobri (Voir le profil) 30 janvier 2013 14:49:33

Ne, ankaŭ ombrelon mi ne bezonas.

La ulo post mi ofte forpelas sian nepinon de la komputilo.

Kelli (Voir le profil) 30 janvier 2013 19:24:44

Kvankam mi ne havas nepinon, mi ne farus tion.

La ulo post mi malamas iri al superbazaro.

dobri (Voir le profil) 30 janvier 2013 20:16:52

Ne. Se mi volas ion aĉeti, tiam mi iras al iu ajn vendejo.

La ulo post mi volonte lavas kuirvazaron.

Kelli (Voir le profil) 31 janvier 2013 13:49:52

Vi pravas, mi volonte faras la domajn laborojn.

La ulo post mi provos ludi la novan ludon... en Lernu.

moorle (Voir le profil) 31 janvier 2013 17:09:02

Mi ne ludas la novan ludon, ĉar mi estas komencanto.

La ulo post mi aĉetas novan komputilon.

Retour au début