Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

Kelli (Pokaż profil) 31 stycznia 2013, 18:09:18

Kara Moorle, mi ankaŭ estas komencanto ridulo.gif

Bone, vi preskaŭ divenis, mi gajnis novan komputilon por Kristnasko.

La ulo post mi havas plurajn geamikojn.

dobri (Pokaż profil) 31 stycznia 2013, 20:05:30

Mi esperas, ke tio estas veraj geamikoj kaj ne nur konatuloj.

La ulo post mi hodiaŭ inspektis sian ĝardenon.

ratkaptisto (Pokaż profil) 1 lutego 2013, 06:43:01

Ne, mi ne havas tempon.

La ulo post mi ankoraŭ dormas

dobri (Pokaż profil) 1 lutego 2013, 07:43:22

Je tiu tempo mi ĵus ellitiĝis.

La ulo post mi ne kapablas aliĝi al Reta Jarlibro.

ratkaptisto (Pokaż profil) 1 lutego 2013, 08:25:04

Ne, vi ne pravas. Mi havas kapablon por skribi, legi, manĝi, trinki, decidi k. t. p.

La ulo post mi havas belan manskribon.

dobri (Pokaż profil) 1 lutego 2013, 09:49:29

Ne, mia manskribo estas terura (laŭ opinio de la aliaj).

La ulo post mi preferas la maŝinskribon.

ratkaptisto (Pokaż profil) 1 lutego 2013, 09:53:36

Jes, vi pravas.

La ulo post mi skribas per maŝino kun siaj dek fingroj.

dobri (Pokaż profil) 1 lutego 2013, 10:24:32

Bedaŭrinde tion mi ne sukcesas. Kutime mi skribas nur per 2 fingroj.

La ulo post mi fine sukcesis aliĝi al Reta Jarlibro.

moorle (Pokaż profil) 1 lutego 2013, 11:01:42

Ne, mi ne volas.

La ulo sub mi bakas kukon por la semajnfino.

ratkaptisto (Pokaż profil) 1 lutego 2013, 11:43:29

Ne, mi edzino bakos kukon.

La ulo post mi aĉetis donacon por sia edzino.

Wróć do góry