Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 9 februarie 2013, 17:03:31

Jes, mi ofte pensas, sed mi ne faras.

La ulo post mi hodiaŭ festos karnavalon.

galvis (Arată profil) 9 februarie 2013, 17:52:09

ratkaptisto:Jes, mi ofte pensas, sed mi ne faras.

La ulo post mi hodiaŭ festos karnavalon.
Ne, mi jam festis tro multe. Sed mi hieraŭ
vidis multajn maskitajn infanojn marŝantaj
tra la strato.

La ulo post mi havas strangan maskon por
kovri sian vizaĝon dum karnavalo.

Kelli (Arată profil) 9 februarie 2013, 19:21:41

Mi havas belan maskon, sed mi nur uzas ĝin sur mia tablo kiel ornamaĵo.

La ulo post mi ŝatus uzi maskon dum karnavalo por tre amuziĝi.

jchthys (Arată profil) 9 februarie 2013, 19:45:53

Kelli:Mi havas belan maskon, sed mi nur uzas ĝin sur mia tablo kiel ornamaĵo.

La ulo post mi ŝatus uzi maskon dum karnavalo por tre amuziĝi.
Ne, mi ne portadas maskojn, sed mi ja ŝatas manĝi patkukojn!

La ulo post mi ŝatas trinki teon posttagmeze.

moorle (Arată profil) 9 februarie 2013, 22:30:15

Ne, mi ŝatas trinki kafon posttagmeze.

La ulo sub mi havas belan, karan filinon.

galvis (Arată profil) 9 februarie 2013, 23:19:31

Jes, mi havas plurajn filinojn.

La ulo post mi ŝatas spekti dokumentajn
filmojn per televido pri diversaj temoj.

ratkaptisto (Arată profil) 10 februarie 2013, 08:32:05

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ skribos multajn leterojn.

moorle (Arată profil) 10 februarie 2013, 09:01:27

Ne, mi nun kuros tra la kampvojoj en la arbaro, ĉar la suno brilas.

La ulo post mi, mangos torton hodiaŭ posttagmeze.

ratkaptisto (Arată profil) 10 februarie 2013, 10:43:55

Pli ol unu parto mi ne volos manĝi.

Dominiczka (Arată profil) 10 februarie 2013, 13:10:09

ratkaptisto:Pli ol unu parto mi ne volos manĝi.
Skribu, kia estas la ulo sub vi.

Înapoi mai sus