Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. ožujka 2010.

Poruke: 5918

Jezik: Esperanto

moorle (Prikaz profila) 15. veljače 2013. 19:53:08

Estas tre bona ideo !

La ulo sub mi naĝis kaj ripozis hodiaŭ posttagmezo.

ratkaptisto (Prikaz profila) 15. veljače 2013. 19:55:39

Ne, mi laboris multe.

La ulo post mi aĉetos novan printilon.

verdafeino (Prikaz profila) 16. veljače 2013. 03:46:26

Efektive jes, mi tre bezonas novan printilon, ĉar mi volas fari libreton(zino).

La ulo post mi volas viziti bestoĝardenon.

ratkaptisto (Prikaz profila) 16. veljače 2013. 10:24:50

Jes, sed nur dum somero, nun veteraĉas ĉi tie.

La ulo post mi amas kampadon.

dobri (Prikaz profila) 16. veljače 2013. 10:40:02

Dum junaĝo mi kampadis, sed hodiaŭ mi preferas komforton en hotelo.

La ulo post mi ŝatas rigardi sportajn konkursojn en televido.

ratkaptisto (Prikaz profila) 16. veljače 2013. 11:33:14

Ne, mi ne devas havi tiujn elsendojn, mi preferas mem sporti.

La ulo post mi volonte sidas en sia brakseĝo kaj fumas.

dobri (Prikaz profila) 16. veljače 2013. 12:19:24

Mi ŝatas ripozi hejme, sed mi ne fumas.

La ulo post mi ĵus senŝeligis pomojn por farĉi pomrulaĵon.

vincas (Prikaz profila) 16. veljače 2013. 13:04:26

Ne, mi ne faris tion.

La ulo sub mi ĝojas ke ankoraŭ estas vintro.

ratkaptisto (Prikaz profila) 16. veljače 2013. 16:17:52

Ne, vi ne pravas, mi volas havi printempon.

La ulo post mi ne devas pagi monon por la hejtado.

moorle (Prikaz profila) 16. veljače 2013. 17:26:44

Ne, mi bedaŭrinde devas pagi monon.

La ulo sub mi planas la venontan ferion en printempo.

Natrag na vrh