Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 2 16 17:28:18

Preskaŭ vi pravas, sed en februaro mi ankaŭ volas fari malgrandan vojaĝon.

La ulo post mi havas bonajn ideojn por vojaĝoj.

dobri (Å vise profilen) 2013 2 16 19:08:25

Mi ĉiam havas bonajn ideojn. Bedaŭrinde mia edzino ofte nuligas ilin.

La ulo post mi planas somere feriadon ĉe maro.

Dominiczka (Å vise profilen) 2013 2 16 19:31:42

Jes, vi pravas.

La ulo post mi loĝas en ĉiam varma lando.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 2 16 19:50:07

Ne, bedaŭrinde vi havas printempon, someron, aŭtunon kaj vintron. Estas la sama kiel en via lando.

La ulo post mi ĝojas, ke ŝi/li nun havas semajnfinon.

dobri (Å vise profilen) 2013 2 17 05:49:36

Jes. Mi kiel emeritulo povas havi semajnfinon ĉiutage, sed mi daŭre vizitadas laborejon, kiam necesas. Kaj nun necesas.

La ulo post mi trovis en vortaro interesan vorton: tohuvabohuo.

vincas (Å vise profilen) 2013 2 17 09:11:50

Mi ĝin ne trovis, sed nun mi scias kion ĝi signifas.

La ulo sub mi ofte uzas www.vortaro.net

dobri (Å vise profilen) 2013 2 17 10:19:20

Ne, ĉar mi preferas la paperan PIV-on..

La ulo post mi preferas serĉi en nacilingvaj vortaroj.

moorle (Å vise profilen) 2013 2 17 12:19:36

Ne, mi ne faras.

La ulo sub mi ŝatas kanti kun aliaj homoj.

vincas (Å vise profilen) 2013 2 17 13:08:16

Mi ne ŝatas kanti.

La ulo sub mi nun maĉas panon.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 2 17 13:25:05

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ skribis artikolon pri karnavalbalo.

Tibake til toppen