Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-07 16:44:29

Jes, oni fakte lernas dum sia tuta vivo.

La ulo post mi hodiaŭ ricevis bonan novaĵon.

moorle (Montri la profilon) 2013-marto-07 19:32:58

Ne, mi ne ricevis novaĵon.

la ulo sub mi revenos hjeme morgaŭ vespere.

vincas (Montri la profilon) 2013-marto-07 19:52:30

Mi ne revenos, ĉar mi jam estas en hejmo.

La ulo sub mi konas Penron, kiu havas grizan barbon kaj multe fumas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-07 22:06:19

Pardonu, mi ne konas "Penron".

La ulo post mi morgaŭ deklaris al mi la nekonatan vorton.

Jotor (Montri la profilon) 2013-marto-07 22:10:46

Ne, mi ne deklaris al vi nekonatan vorton.

La ulo sub mi disrompos sian komputilon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-07 22:12:30

Ne, Jotor, tiun mi ne faros.

La ulo post mi planas por la semajnfino vojaĝon al la maro.

galvis (Montri la profilon) 2013-marto-07 22:51:20

Mi povus plani vojaĝon al rivero ;
al la maro ne, ĉar ĝi situas tre
malproksime de mia urbo.

La ulo post mi preferas vojaĝi sola
ol kun la tuta familio.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-08 08:01:26

Ne, mi volonte vojaĝas kun mia familio.

La ulo post mi partoprenos baldaŭ ĉe semajnfinokurso en Esperanto.

vincas (Montri la profilon) 2013-marto-08 10:26:16

Ne, mi ne partoprenos.

la ulo sub mi aĉetis boteleton da inko.

galvis (Montri la profilon) 2013-marto-08 15:03:57

Antaŭe, mi kutimadis aĉeti tiajn boteletojn,
sed nun mi preferas uzi globkrajonon.

La ulo post mi preferas legi librojn per
interreto ol legi paperajn librojn.

Reen al la supro