ورود به محتوا

بستن
حداکثر 500 پیام.

La ulo sub mi

از sjheiss, 20 مارس 2010

پست‌ها: 5918

زبان: Esperanto

Kelli (نمایش مشخصات) 26 مارس 2013،‏ 19:02:49

Mi ne faros tion, nun mi multe meditas pri la maniero kiel mi kutimas fari ĉiujn aferojn.

La ulo post mi estos malproksime sia familio dum la Pasko.

moorle (نمایش مشخصات) 27 مارس 2013،‏ 10:20:03

Ne, mi estos hejme dum Pasko.

la ulo sub mi deziras sunon kaj varmon dum la Paskofesto.

dobri (نمایش مشخصات) 27 مارس 2013،‏ 14:40:49

Jes, ĉar alvenos niaj nepoj kaj ni planas bivakfajron en nia ĝardeno.

La ulo post mi ŝatas manĝi pomojn, pampelmusojn kaj grapofruktojn.

Kelli (نمایش مشخصات) 27 مارس 2013،‏ 18:45:18

Vi pravas, mi multe ŝatas ĉian frukton.

La ulo post mi nun esperas havi trankvilajn tagojn.

dobri (نمایش مشخصات) 28 مارس 2013،‏ 14:54:24

Jes, sed vane. Alvenos la nepoj!

La ulo post mi ĵus skribis mesaĝon al eksterlanda amiko.

Kelli (نمایش مشخصات) 28 مارس 2013،‏ 17:44:23

Bedaŭrinde ankoraŭ mi ankoraŭ ne skribis ne,sed tuj mi esperos fari tion.

La ulo post mi ne ĉiam havas paciencon kun infanoj.

Kelli (نمایش مشخصات) 28 مارس 2013،‏ 17:47:53

Bonvole, pardonu min, ĉar mia mesaĝo duobliĝis kaj ni ne povos retiri ĝin.

dobri (نمایش مشخصات) 28 مارس 2013،‏ 18:12:17

Laŭ mia opinio mi estas pacienca homo. Tamen mia edzino opinias alimaniere.

La ulo post mi devis plifortigi la centran hejtadon, ĉar la ekstera temperaturo restas malalta.

moorle (نمایش مشخصات) 29 مارس 2013،‏ 13:32:27

Jes, mi bedaŭrinde devas fari tion.

La ulo post mi serĉos pasovojn en la neĝo.

Kelli (نمایش مشخصات) 29 مارس 2013،‏ 18:01:24

Ne, sed kiel ĉi tie pluvas, do mi atendas la finon de la pluvo.

La ulo post mi volas manĝi ĉokoladajn sed la skatolo estas malplena.

بازگشت به بالا