본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2013년 3월 31일 오후 3:12:48

Jes, tiu bondezirado estas avantaĝa por mi.

La ulo post mi ekdormis antaŭ televidilo kiel kutime.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 3월 31일 오후 5:23:01

Kelli:Jes mi multe volus, sed por fari tion mi bezonos vojaĝi.

La ulo post mi kore deziros feliĉan Paskon al ĉiuj siaj geamikoj per ĉi tiu forumo.
Dankon same, kara Kelli.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 3월 31일 오후 5:41:38

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĉiutage helpas al sia edzino.

Kelli (프로필 보기) 2013년 3월 31일 오후 9:05:26

ratkaptisto:
Kelli:Jes mi multe volus, sed por fari tion mi bezonos vojaĝi.

La ulo post mi kore deziros feliĉan Paskon al ĉiuj siaj geamikoj per ĉi tiu forumo.
Dankon same, kara Kelli.
Mi ankaŭ dankas al vi, kara Ratkaptisto ridulo.gif

Kelli (프로필 보기) 2013년 3월 31일 오후 9:08:59

ratkaptisto:Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĉiutage helpas al sia edzino.
Kiel mi estas edzino, do mi helpas min mem.

La ulo post mi multe ŝatas ĉinan manĝaĵon.

dobri (프로필 보기) 2013년 4월 1일 오후 1:26:53

Jes, ankaŭ la ĉinan manĝaĵon mi ŝatas.

La ulo post mi nun ĝuas trankvilon, ĉar jam forveturis la genepoj.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 4월 1일 오후 5:45:05

Mi ne havis viziton de miaj genepoj.

La ulo post mi malofte veturas per ŝipo.

dobri (프로필 보기) 2013년 4월 1일 오후 6:32:06

Kvankam mi loĝas ĉe rivero, tamen mi vere malmulte veturas per ŝipo.

La ulo post mi volas grimpi monton.

Kelli (프로필 보기) 2013년 4월 2일 오후 4:04:23

Jes,vi pravas, neniam mi grimpis monton, sed iam mi ankoraŭ volas fari tion.

La ulo post mi presus ion, sed finis la inkon en via printilo.

moorle (프로필 보기) 2013년 4월 2일 오후 5:00:07

estas ŝerco, ĉu ne ? Mi ne faras tion.

La ulo sub mi hodiaŭ laboris en la ĝardeno kaj deziras, ke la vetero estos pli varma la venontaj tagoj.

다시 위로