Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 4 2 17:02:19

Jes, vi tre pravas.

La ulo post mi ĝojas pri retpoŝto de sia frato.

dobri (Å vise profilen) 2013 4 2 17:08:47

Ne, hodiaŭ venis retpoŝto nur de mia fratino (pri kiu mi ĝojas).

La ulo post mi serĉas datenojn pri nombro da loĝantoj en unuopaj landoj.

Dominiczka (Å vise profilen) 2013 4 2 17:27:52

Ne, por mi tio ne estas interesa.

La ulo sub mi hodiaŭ nur dormis kaj manĝis.

Uralo (Å vise profilen) 2013 4 3 06:58:36

Inter alie, sed mi faris ankaŭ aliajn aferojn.

La ulo sub mi aŭdis pri persono kiu provis mortigi sin per salti antaŭ trajno, kaj supervivis tion.

moorle (Å vise profilen) 2013 4 3 09:43:41

Ne, mi ne aŭdis tion, kaj mi esperas, ke neniu faros tion.

La ulo sub mi volas planti florojn en la ĝardeno, sed la vetero estas tro malvarma.

dobri (Å vise profilen) 2013 4 3 14:10:48

Jes, mi devos ankoraŭ atendi plivarmigon.

La ulo post mi hodiaŭ restis hejme sola.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 4 4 09:25:30

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ ordigos sian kelon.

Kelli (Å vise profilen) 2013 4 4 13:33:55

moorle:estas ŝerco, ĉu ne ? Mi ne faras tion.

La ulo sub mi hodiaŭ laboris en la ĝardeno kaj deziras, ke la vetero estos pli varma la venontaj tagoj.
Ne, kara Moorle tio ne estis ŝerco, reale tio okazis al mi, dum mi faris gravan laboron la inko de mia printilo finis

Kelli (Å vise profilen) 2013 4 4 13:36:18

ratkaptisto:Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ ordigos sian kelon.
Vi malpravas, hodiaŭ mi nek volas memori ke mi havas kelon.

La ulo post mi komencis novan gimnastikan programon.

dobri (Å vise profilen) 2013 4 4 17:08:06

Ne, hodiaŭ mi forgesis partopreni regulan gimnastikadon, tamen mi sufiĉe multe paŝadis en tereno.

La ulo post mi ĵus spektis la televidan kvizon.

Tibake til toppen