Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

La ulo sub mi

kelle poolt sjheiss, 20. märts 2010

Postitused: 5918

Keel: Esperanto

ratkaptisto (Näita profiili) 30. aprill 2013 18:26.00

Ne, mi volas havi printempajn temperaturojn.

La ulo post mi morgaŭ festos la "tago de la laboro".

Dominiczka (Näita profiili) 1. mai 2013 17:06.21

Morgaŭ dirita hieraŭ hodiaŭ signifas hodiaŭ okulumo.gif Ne, mi ordigis mian ĉambron.

La ulo sub mi estas malsana.

ratkaptisto (Näita profiili) 6. mai 2013 6:32.06

Ne, dank al Dio, mi ne estas malsana.

La ulo post mi ĝojas pri la printempa vetero.

dobri (Näita profiili) 6. mai 2013 14:23.56

Jes, la nuntempa vetero plene taŭgas al mi.

La ulo post mi ŝatas florantajn sakurojn (japana ĉerizarbo).

ratkaptisto (Näita profiili) 7. mai 2013 8:27.09

Jes, vi pravas.

La ulo post mi multe laboras en sia ĝardeno.

dobri (Näita profiili) 7. mai 2013 20:35.48

Jes, kiam mi estas en la ĝardeno, tiam mi multe laboras por havi liberan tempon por ekskursoj.

La ulo post mi morgaŭ ekskursos pertrajne.

ratkaptisto (Näita profiili) 7. mai 2013 21:09.00

Ne, mi morgaŭ vizitos per aŭto la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

La ulo post mi ankaŭ venos al Herzberg.

moorle (Näita profiili) 8. mai 2013 20:50.01

Ne, mi morgaŭ laboros hejme kun mia filo Dirki .

La ulo post mi morgaŭ volos migri sur la monto "Knollen".

ratkaptisto (Näita profiili) 9. mai 2013 20:26.49

Ne, mi migris al la monto "Hanskühnenburg" en la Harcmontaro.

La ulo post mi kolektas poŝtmarkojn.

dobri (Näita profiili) 12. mai 2013 15:16.27

Kiel junulo mi kolektis ilin, fakte poŝtmarkoj alkondukis min al Esperanto.

La ulo post mi ĵus revenis el la ekskurso.

Tagasi üles