Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

La ulo sub mi

door sjheiss, 20 maart 2010

Berichten: 5918

Taal: Esperanto

Dominiczka (Profiel tonen) 13 mei 2013 17:04:55

Ne, sed se vetero estus bona mi certe ekskursus.

La ulo sub mi hodiaŭ ne fartas bone.

ratkaptisto (Profiel tonen) 15 mei 2013 09:11:32

Ne, mi fartas tre bone.

La ulo post mi hodiaŭ ne havos tempon por legi.

Drafter (Profiel tonen) 15 mei 2013 12:33:36

Ne, vi divenis ne tute ĝuste. Mi havas iom da tempo por legi. Do mi legas retpaĝojn ridulo.gif.

La ulo sub mi ŝatas spekti hokeon.

dobri (Profiel tonen) 15 mei 2013 14:31:57

Ne, tion mi faris precipe dum juneco. Hodiaŭ tio estas indiferenta por mi.

La ulo post mi hodiaŭ vizitis nekonatan lokon.

ratkaptisto (Profiel tonen) 15 mei 2013 16:55:24

Ne, mi hodiaŭ nur laboris en konataj lokoj, en la ĝardeno kaj en mia domo.

La ulo post mi hodiaŭ skribis longan retmesaĝon al lia filo.

dobri (Profiel tonen) 15 mei 2013 17:23:39

Ne, ĉar unu filon mi vidis hodiaŭ kaj la pluajn mi vidos morgaŭ.

La ulo post mi morgaŭ libertempos.

Dominiczka (Profiel tonen) 15 mei 2013 17:26:04

Bedaŭrinde ne malgajo.gif

La ulo sub mi estas sportulo.

dobri (Profiel tonen) 15 mei 2013 17:40:29

Bedaŭrinde ne malgajo.gif
Laŭ mia (malĝusta) opinio mi sufiĉe sportas dum mia laboro.

La ulo post mi revenis al la forumo post sufiĉe longa silentado.

Dominiczka (Profiel tonen) 15 mei 2013 18:07:58

Hmmm... Mi pensas, ke jes.

La ulo sub mi volas tuj drinki bieron.

dobri (Profiel tonen) 15 mei 2013 20:13:25

Jes, mi jam trinkis, sed nur unu!

La ulo post mi ŝatas aŭskulti kantojn.

Terug naar boven