İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

La ulo sub mi

başlangıç sjheiss, 20 Mart 2010

Mesajlar: 5918

Dil: Esperanto

dobri (Profili görüntüle) 10 Haziran 2013 18:26:26

Ne, mi ne havas konvenan ideon.

La ulo post mi ankaŭ revenis el ĉemara feriado.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 11 Haziran 2013 19:46:36

Jes, vi pravas.

La ulo post mi denove admiras la naturon en sia ĝardeno.

dobri (Profili görüntüle) 12 Haziran 2013 15:23:03

Jes, precipe fiherbo rapide kreskis.

La ulo post mi vizitos morgaŭ siajn nepojn.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 12 Haziran 2013 21:26:22

Ne, mi havos aliajn taskojn.

La ulo post mi aĉetis novan aŭton.

dobri (Profili görüntüle) 13 Haziran 2013 18:16:31

Ne, mi nek havas aŭton nek planas aĉeti ĝin.

La ulo post mi ĝuis sunplenan tagon.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 13 Haziran 2013 19:53:05

Jes kaj ne, ĉar ni nur havis antaŭtagmeze sunon kaj poste pluvis.

La ulo post mi ne havas ŝoforlicencon.

dobri (Profili görüntüle) 13 Haziran 2013 20:03:12

Jes, ĉar mi malbone vidas.

La ulo post mi kun la nepoj ellasadis ŝipetojn en fluantan akvon.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 13 Haziran 2013 20:06:08

Bedaŭrinde ne, ni ne havas la okazon.

La ulo post mi ofte veturas kun sia filo.

dobri (Profili görüntüle) 13 Haziran 2013 20:16:50

Bedaŭrinde ne, nur malofte.

La ulo post mi ĉi-jare jam baniĝis en naĝbaseno.

Kelli (Profili görüntüle) 14 Haziran 2013 19:26:58

Delonge mi ne faras tion.

La ulo post mi multe ŝatas freŝajn fruktojn.

Başa geri dön