Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-junio-27 13:26:04

Jes, la vetero kelkfoje aspektas kiel la aŭtuna.

La ulo post mi morgaŭ veturos al Esperanto-urbo Herzberg.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-junio-27 18:13:55

Ne (bedaŭrinde) ankoraŭ ne ----> Ĉu vi????

La ulo post mi informiĝis pri la germana Esperanto-urbo.

dobri (Montri la profilon) 2013-junio-27 20:11:45

Ankoraŭ ne, tamen morgaŭ mi certe sufiĉe informiĝos.

La ulo post mi ricevis retmesaĝon el Portugalio.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-junio-27 20:16:28

Ne, mi ne ricevis retmesaĝon de Portugalio.

La ulo post mi planos vojaĝon al Germanio.

dobri (Montri la profilon) 2013-junio-27 20:28:48

Jes, morgaŭ.

La ulo post mi scias, ke ĉiu vera esperantisto havas moralan devon almenaŭ unufoje viziti la Esperanto-urbon.

Uralo (Montri la profilon) 2013-junio-27 21:33:32

Jes, mi konsentas kun tio. Mi ankoraŭ ne vizitis tiun urbon, sed se mi estas proksime, mi verŝajne vizitos ĝin. Do mi estas verŝajna vera esperantisto.

La ulo sub mi devas plilongigi sian pasporton, ĉar ĝi estas (preskaŭ/jam) eksvalidiĝinta.

dobri (Montri la profilon) 2013-junio-28 04:28:25

Jes, venontjare.

La ulo post mi denove ne sukcesis ĝuste respondi en la ludo RISKO.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-junio-30 07:16:41

Ne, se mi pensas pri tiu sama ludo kiel vi.

La ulo sub mi hodiaux festas sian naskigxdaton kun tuta familio (mi tion hodiaux faras).

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-junio-30 07:16:43

Ne, se mi pensas pri tiu sama ludo kiel vi.

La ulo sub mi hodiaux festas sian naskigxdaton kun tuta familio (mi tion hodiaux faras).

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-junio-30 07:16:46

Ne, se mi pensas pri tiu sama ludo kiel vi.

La ulo sub mi hodiaŭ festas sian naskiĝdaton kun tuta familio (mi tion hodiaŭ faras).

Reen al la supro