K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. marec 2010

Sporočila: 5918

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaži profil) 31. julij 2013 18:30:09

Jes, vi pravas.

La ulo post mi helpas siajn nepojn ĉiam.

dobri (Prikaži profil) 31. julij 2013 19:11:31

Jes, dum nuna varmego mi instruis la nepon ne timi la akvon.

La ulo post mi hodiaŭ havis malfacilan intertraktadon.

ratkaptisto (Prikaži profil) 31. julij 2013 19:14:00

Ne, mi faris longan bicikladon kun mia klubo.

La ulo post mi pensas, ke li estas bona avo.

dobri (Prikaži profil) 31. julij 2013 19:17:47

Jes, ĉar ni avoj ĉiam strebas esti bonaj por niaj idoj.

La ulo post mi ŝatas spekti televidkomediojn.

ratkaptisto (Prikaži profil) 31. julij 2013 19:20:26

Jes, kiam mi ne havas alian por fari.

La ulo post mi ĉiam vizitas trinkejon.

dobri (Prikaži profil) 31. julij 2013 19:22:31

Tute ne, ĉar mi alportas la bieron hejmen.

La ulo post mi jam komencis rikoltadi terpomojn.

ratkaptisto (Prikaži profil) 31. julij 2013 20:18:57

Ne, mi ne havas terpomojn en mia ĝardeno.

La ulo post mi havas multe da kapablo pri ĝardenplantoj.

vincas (Prikaži profil) 01. avgust 2013 11:21:40

bedaŭrinde, ne

la ulo sub mi amas la tutan mondon.

Kelli (Prikaži profil) 01. avgust 2013 17:28:25

Bone, mi provas, sed bedaŭrinde mi ankoraŭ ne sukcesis.

La ulo post mi nelonge montris sian urbon al juna brazila esperantisto.

dobri (Prikaži profil) 01. avgust 2013 17:47:54

Ne, ĉar jam de longtempe venis neniu brazila samideano al mi.

La ulo post mi ŝatas vojaĝi eĉ al malproksimaj landoj.

Nazaj na začetek