본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2013년 8월 15일 오후 8:30:25

Ne, dum longa tempo mi skribis nenion gravan.

La ulo post mi libertempis ĉi-somere ĉe maro.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 8월 16일 오전 10:29:54

Ne, mi ankaŭ volonte migras en la montaro.

La ulo post mi ĉiam legas la mortoanoncojn en la gazeto.

moorle (프로필 보기) 2013년 8월 19일 오후 4:18:07

Mi ne ĉiam legas tiujn, sed kelkfoje.

La ulo sub mi ne ŝatas manĝi tomatojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 8월 19일 오후 4:44:17

Jes, vi tre pravas.

La ulo post mi aĉetas nur per interreto.

Espi (프로필 보기) 2013년 8월 19일 오후 7:48:22

Ne, mi neniam interrete aĉetis ion.

La ulo sub mi tre volonte ludas hazardajn ludojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 8월 20일 오전 7:54:02

Ne, mi volonte ludas "Mensch ärgere Dich nicht".

La ulo post mi hodiaŭ sportos en la parko de sia urbo.

Espi (프로필 보기) 2013년 8월 20일 오후 5:05:23

Ne, mi ne plu kapablas sportumi.

La ulo sub mi deziras flugi unufoje en la kosmon.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 8월 20일 오후 6:35:58

Ne, mi ne volonte flugas.

La ulo post mi volos aĉeti novan televidilon.

Espi (프로필 보기) 2013년 8월 20일 오후 9:55:54

Jes, baldaŭ mi vere bezonos novan televidilon.

La ulo sub mi amas rigardi tre malnovajn filmojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 8월 21일 오후 12:47:02

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ aŭ morgaŭ kolektos rubusberojn.

다시 위로