본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 4:42:17

Jes, vi pravas, hodiaŭ ankaŭ ĉi tie estas tre malvarme kaj ni jam hajtas.

La ulo post mi jam legis multajn librojn en la esperanta lingvo.

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 10일 오후 6:42:31

Kelkajn jes, tamen ne tro multajn.

La ulo post mi uzadas ofte PIV-on.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 11일 오후 2:27:25

Ne, mi havas aliajn vortarojn.

La ulo post mi hodiaŭ ne laboris en sia ĝardeno.

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 11일 오후 3:50:50

Jes, ĉar iomete pluvis.

La ulo post mi havas ĉiam ion por festi.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 11일 오후 8:10:56

Jes, mi ĉiam klopodas.

La ulo post mi legas en gazeto pri la forkurintoj kaj li havas komprenon.

Uridium (프로필 보기) 2013년 9월 12일 오후 10:47:54

Mi kvazaŭ neniam legas gazeton, pardonu min lango.gif.

La ulo sub mi estas unu de la plej grandaj amantojamantinoj de la tuta mondo!

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 13일 오전 6:26:55

Kiu diras tion al viß

La ulo post mi ĝojas pri la baldaŭa semajnfino.

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 13일 오후 3:07:01

Jes, kompreneble.

La ulo post mi partoprenos venontsemajne E-renkontiĝon.

moorle (프로필 보기) 2013년 9월 13일 오후 8:42:50

Ne, mi ne partoprenos, sed mia edzo .

La ulo post mi ŝatas migri tra la naturo dum la aŭtumo.

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 14일 오전 8:18:46

Jes, tamen ne nur dum aŭtuno.

La ulo post mi kontraktis favorprezan negocon.

다시 위로