Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

vincas (Arată profil) 15 septembrie 2013, 09:23:43

povas esti

la ulo sub mi malŝatas demagogion.

dobri (Arată profil) 15 septembrie 2013, 14:16:17

Jes, tamen ĝi povas esti iam humura.

La ulo post mi havas nun trankvilan dimanĉon sen vizito de liaj idoj.

Espi (Arată profil) 15 septembrie 2013, 22:53:15

Ne, bedaŭrinde ne, ĉar tutniaj idoj loĝas ĉe ni. ridulo.gif

La ulo sub mi ĉiam ĝojas pri vizitoj de sia parencaro.

dobri (Arată profil) 16 septembrie 2013, 06:06:34

Preskaŭ ĉiam. Tamen tagoj sen vizitoj estadas ankaŭ agrablaj.

La ulo post mi nun rapidos al la trajno.

ratkaptisto (Arată profil) 16 septembrie 2013, 10:26:15

Ne, mi estas hejme kaj havas multe da laboro.

La ulo post mi ĉiam sparas monon por siaj genepoj.

Espi (Arată profil) 16 septembrie 2013, 21:41:44

Ne, mi havas nek genepojn, nek sufiĉe da mono por ŝpari.

La ulo sub mi ŝatas vidi aventurfilmojn el la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento.

ratkaptisto (Arată profil) 17 septembrie 2013, 19:40:41

Jes, vi pravas, estas bona travivaĵo por mi.

La ulo post mi ĉiam partoprenas ĉe la baloto de politikistoj.

Espi (Arată profil) 19 septembrie 2013, 19:59:22

Ne, neniam. Mi ne trovas interesaj tiajn agadojn; al mi sufiĉas la sekvontajn komentariojn.

La ulo sub mi tre volonte televidas reklamajn elsendojn.

ratkaptisto (Arată profil) 19 septembrie 2013, 20:27:43

Ne, vi ne pravas, ĉar mi scias, kion mi aĉetos.

La ulo post mi multfoje estis en la germana Esperanto-urbo Herzberg.

Espi (Arată profil) 19 septembrie 2013, 21:33:30

Ne, mi eĉ ne scias, kie tiu urbo troviĝas.

La ulo sub mi pli volonte veturas aŭtomobile per aŭtonavigilo.

Înapoi mai sus