去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

La ulo sub mi

sjheiss, 2010年3月20日

讯息: 5918

语言: Esperanto

Kelli (显示个人资料) 2013年10月16日上午10:31:43

Preskaŭ vi divenis, jam matene en mia lito vekas per kantado de pluraj birdoj kaj cikadoj. Tiu estas bela vekiĝo.

La ulo post mi preferas la simplajn aferojn.

moorle (显示个人资料) 2013年10月16日下午12:31:03

Jes, mi preferas simplajn aferojn, p. ekzemplo la suno, la sano de mia familio ctp.

La ulo post mi ŝatas manĝi varman supon nun en la aŭtono.

ratkaptisto (显示个人资料) 2013年10月16日下午2:04:08

Jes, vi tre pravas, mi volonte manĝas pomo-kukurbo-kremsupon.

La ulo post mi havas multajn recptojn pri supoj.

dobri (显示个人资料) 2013年10月16日下午3:02:09

Ne, la tiujn havas mia edzino.

La ulo post mi estas scivolema, per kio famiĝis Oprah Winfrey.

PEM71 (显示个人资料) 2013年10月16日下午8:33:37

Vi pravas, ĉar mi neniam spektis ŝian diskutprogramon. Eble ŝi gvidas ĝin, kiel tion faras sinjoro Jan Kraus en sia programo. ridulo.gif

La ulo post mi ĵus promenigis sian hundon, kaj nuntempe pretigas sian vespermanĝon.

Kelli (显示个人资料) 2013年10月17日下午12:55:24

Ne, mi ne havas hundon, nun mi komencos prepari mian tagmanĝon.

La ulo post mi pensas pri eliri sed pluvas nun.

dobri (显示个人资料) 2013年10月17日下午3:02:03

(Dankon Petro)

Matene iomete pluvis, tamen posttagmeze aperis suno. Tial konvenas promeni ekstere.

La ulo post mi volonte rigardas diskutprogramojn en la televido.

ratkaptisto (显示个人资料) 2013年10月17日下午5:09:07

Jes, vi pravas. Sed tiuj programoj ofte estas tre malfrue.

La ulo post mi ĉiam diras "Bonan apetiton" al siaj kolegoj.

dobri (显示个人资料) 2013年10月17日下午5:14:56

Ne, mi ofte forgesas diri tion.

La ulo post mi hodiaŭ sukcesis fini sian laboron ĝustatempe.

moorle (显示个人资料) 2013年10月17日下午7:13:12

Jes, mi havis fini mian laboron ĝustatempe, kaj nun mi havas tempon por skribi en "Lernu".

La ulo sub mi havas novan matracon kaj mi deziras bonan nokton.

回到上端