Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

La ulo sub mi

von sjheiss, 20. März 2010

Beiträge: 5918

Sprache: Esperanto

Kelli (Profil anzeigen) 27. Oktober 2013 19:48:09

Vi pravas, ĉar en mia lando balotado estas deviga.

La ulo post mi estas sola en lia domo nun.

emukah (Profil anzeigen) 27. Oktober 2013 23:17:59

Ne, mi nun ne estas sola, mi kaj mia edzo estas en nia loĝejo.

La ulo post mi nun iros dormi.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 28. Oktober 2013 07:49:08

Ne, mi ellitiĝis.

La ulo post mi matenmanĝas nun.

moorle (Profil anzeigen) 28. Oktober 2013 13:55:36

Ne, mi nun trinkos kafon kaj manĝos membakita kukon.

La ulo post mi, hodiaŭ estas iomete laza.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 28. Oktober 2013 15:48:37

Jes mi estas tre laca, ĉar la suno ankaŭ estas laca.

La ulo post mi vizitos hodiaŭ vespere la teatron.

emukah (Profil anzeigen) 28. Oktober 2013 17:13:21

Ne, ne hodiaŭ, hodiaŭ vespere mi lernos iom Esperanton.

La ulo sub mi, hodiaŭ vespermanĝos solene.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 28. Oktober 2013 17:24:12

Ne, dank al Dio ne, mi vespermanĝos kun mia edzino.

La ulo post mi ofte vizitas restoraciojn por vespermanĝo.

emukah (Profil anzeigen) 28. Oktober 2013 17:39:25

Ne, mi ne ofte vizitas restoraciojn, ĉar plej ofte mi kuiras kaj vespermanĝas kun mia edzo.

La ulo sub mi havas verdan puloveron, verdan pantalonon kaj verdajn ŝuojn.

ratkaptisto (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 14:07:55

Mi ne havas verdajn ŝuojn.

La ulo post mi ĝuas la hodiaŭan sunon en la ĝardeno.

dobri (Profil anzeigen) 29. Oktober 2013 18:53:59

Ne, ĉar mi devis longe resti en mia laborejo.

La ulo post mi ĵus revenis el E-renkontiĝo.

Zurück nach oben