Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

Espi (User's profile) November 1, 2013, 8:32:34 PM

Vi ne pravas, ĉar ni deziras trankvile pasigi la semajnfinon.

La ulo sub mi ekskluzive trinkas silentan akvon.

ratkaptisto (User's profile) November 2, 2013, 10:53:04 AM

Ne, mi ankaŭ volonte trinkas kafon, bieron, vinon ktp.

La ulo post mi volas spari monon por kristnaskdonacoj.

emukah (User's profile) November 2, 2013, 11:24:26 AM

Jes, alikaze estus kristnasko, kaj mi ne havus donacojn por miaj filinoj kaj miaj nepoj.

La ulo sub mi devas urĝe iri al la frizisto.

ratkaptisto (User's profile) November 2, 2013, 8:10:14 PM

La saman opinion havis mia edzino hieraŭ. La rezulto: Mi tuj iris al frizisto kaj nun mi havas "novan kapon".

La ulo post mi ĉiam iras al la sama frizisto.

Kelli (User's profile) November 2, 2013, 8:40:12 PM

Jes, vi pravas, ĉar mi konas bonegan friziston ridulo.gif

La ulo post mi surprizis amikon en neatendita situo.

ratkaptisto (User's profile) November 3, 2013, 11:18:05 AM

Jes, mi jam faris tion.

La ulo post mi jam aĉetis donacojn por kristnaskfesto.

dobri (User's profile) November 3, 2013, 6:51:26 PM

Ne, ĉar mi ankoraŭ ne havas ideon, kin aĉeti.

La ulo post mi ricevis bongustan pomon.

emukah (User's profile) November 3, 2013, 6:55:16 PM

Ne, ankoraŭ ne ĉijare.

La ulo post mi volas vidi unufoje en sia vivo la meznoktan sunon.

dobri (User's profile) November 3, 2013, 7:05:18 PM

Jes, pri tio mi ankaŭ multe sopiras.

La ulo post mi ŝatas ofte renkontadi kun siaj parencoj.

Kelli (User's profile) November 3, 2013, 7:36:33 PM

Jes, vi pravas, speciale, ĉar mi loĝas malproksime miaj parencoj.

La ulo post mi ŝtresiĝas kiam Kristnasko proksimiĝas.

Back to the top