본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 11월 3일 오후 7:45:51

Vi ne pravas. Mi tre frue faros preparadojn.

La ulo post mi havas ĉiam multe da tempo por siaj parencoj.

dobri (프로필 보기) 2013년 11월 4일 오후 3:30:18

Jes. Mi klopodas ofte renkontadi kun la parencoj.

La ulo post mi semajnfine denove vizitos la parencojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 11월 4일 오후 7:58:50

Ne, la parencoj vizitos min.

La ulo post mi ordigas ĉiutage sian skribtablon.

dobri (프로필 보기) 2013년 11월 4일 오후 9:30:16

Ne, por tiu superflua laboro mi kutime ne trovas tempon.

La ulo post mi devas ĉiutage ion pagi.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 11월 5일 오후 4:12:13

Jes, mi ankaŭ ofte havas tiun impreson.

La ulo post mi havas belan elvidon de sia loĝejo.

dobri (프로필 보기) 2013년 11월 5일 오후 4:46:26

Jes, mi estas kontenta kun tio, kion mi kutime vidas.

La ulo post mi devis hodiaŭ longe resti en la oficejo.

emukah (프로필 보기) 2013년 11월 5일 오후 5:28:39

Ne, ne hodiaŭ.

La ulo post mi pensis hodiaŭ: "Kia terura vetero!"

dobri (프로필 보기) 2013년 11월 5일 오후 5:57:45

Ne, ĉar mi laboris en fabrikhalo.

La ulo post mi atendas ian trankvilan tagon.

Kelli (프로필 보기) 2013년 11월 5일 오후 6:06:16

Ne, ĉar hodiaŭ estas trankvila tago.

La ulo post mi hodiaŭ devas rakonti ion al iu.

dobri (프로필 보기) 2013년 11월 5일 오후 8:39:06

Jes, ĉiam revenante hejmen mi rakontas al mia edzino, kio estas nova.

La ulo post mi ĵus amuziĝis ĉe televida kvizo.

다시 위로