Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

La ulo sub mi

kelle poolt sjheiss, 20. märts 2010

Postitused: 5918

Keel: Esperanto

emukah (Näita profiili) 8. november 2013 18:47.58

Ne, mi ĵus manĝis, cetere, ĝi gustis bone.

La ulo post mi amas araneojn.

dobri (Näita profiili) 8. november 2013 19:48.02

Jes, mi ŝatas ilin, ĉar ili kaptas muŝojn.

La ulo post mi ricevis pluan E-libron.

Espi (Näita profiili) 9. november 2013 0:08.32

Antaŭ multaj jardekoj mi ricevis kelkajn E-librojn.

La ulo sub mi ŝatas librojn kun multaj belartaj desegnoj.

emukah (Näita profiili) 9. november 2013 15:31.38

Jes, mi ŝatas librojn, kun kaj sen belartaj desegnoj.

La ulo post mi pripensas pri ŝanĝigi sian salonon.

dobri (Näita profiili) 9. november 2013 16:45.23

Tute ne. Mi estas kontenta kun mia loĝejo.

La ulo post mi hodiaŭ denove multe laboris en la ĝardeno.

Kelli (Näita profiili) 9. november 2013 18:24.21

Vi maltrafis ridulo.gif hodiaŭ mi estas  pigra kaj nur volas legi kaj esti ĉe komputilo.

La ulo post mi hodiaŭ ricevis bongustan kukon.

emukah (Näita profiili) 9. november 2013 22:31.26

Ne, plej ofte mi devas baki mem, se mi volus manĝi bongustan kukon.

La ulo post mi ofte revas pri esti sur soleca insulo.

Espi (Näita profiili) 10. november 2013 0:48.18

Tiu revo estus inkubo por mi.

La ulo sub mi ofte suferas de sopiro al lontano.

dobri (Näita profiili) 10. november 2013 6:23.59

Ne, mi sopiris vojaĝi, kiam mi estis juna, sed hodiaŭ mi preferas resti hejme.

La ulo post mi multe "vojaĝas" surmape.

emukah (Näita profiili) 10. november 2013 18:01.27

Ne, nur tre malofte.

La ulo post mi trovas, ke ĉio pli bonis antaŭe, eĉ la estonto.

Tagasi üles