Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

dobri (Å vise profilen) 2013 11 12 16:23:50

Ne, mi ne memoras tion. Eble mi unue demandis, kie la ĉielarko finiĝas.

La ulo post mi estas tre scivolema.

emukah (Å vise profilen) 2013 11 12 18:30:20

Jes, vi pravas, mi estas tre scivolema.

La ulo post mi vivas oli volonte en granda urbo.

dobri (Å vise profilen) 2013 11 12 19:19:40

Ne, nun mi estas kontenta kun mia malgranda urbo. Tamen dum studado mi loĝis en Prago kaj tio ankaŭ plaĉis al mi.

La ulo post mi ne volas transloĝiĝi.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 11 13 09:46:03

Jes, vi pravas, mi loĝas en mia naskiĝvilaĝo.

La ulo post mi amas florojn kaj arbojn.

dobri (Å vise profilen) 2013 11 13 15:28:01

Precipe tiujn arbojn, de kiuj mi povas ion rikolti.

La ulo post mi nun planas traduki aventureman libron.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2013 11 13 16:59:32

Ne, mi ne havas la kapablon kaj ankaŭ ne la tempon.

La ulo post mi ne devas longe pripensi por la vortoj kaj frazoj en ti ĉiu forumo.

dobri (Å vise profilen) 2013 11 13 18:55:54

Jes, precipe kiam mi ĵus eltrinkis bieron.

La ulo post mi estas revema.

emukah (Å vise profilen) 2013 11 13 21:52:05

Jes, ja, ĉar la revoj kelkfoje estas pli bele ol la realeco.

La ulo post mi often portas du malsamajn ŝtrumpojn.

dobri (Å vise profilen) 2013 11 14 15:02:29

Jes, ankaŭ tio okazis al mi, tamen ne ofte.

La ulo post mi rapidas por kapti ĉion.

emukah (Å vise profilen) 2013 11 14 17:28:28

Ne por kapti ĉion mi rapidas, nur kelkfoje, por kelkaj aĵoj.

La ulo post mi deziras ion, kiam ŝi/li vidas falstelon.

Tibake til toppen