Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. ožujka 2010.

Poruke: 5918

Jezik: Esperanto

ratkaptisto (Prikaz profila) 14. studenoga 2013. 17:29:50

Ne, mi ne volas kapti ion.

La ulo post mi amas ŝokkolorajn strumpojn.

emukah (Prikaz profila) 14. studenoga 2013. 17:46:41

Neeee, sen deklaro!

La ulo post mi volonte servigas sin.

ratkaptisto (Prikaz profila) 14. studenoga 2013. 19:49:14

Ne volonte, sed oni ofte devas fari tion.

La ulo post mi estas membro de migradklubo.

emukah (Prikaz profila) 14. studenoga 2013. 21:05:10

Ankoraŭ ne, sed eble baldaŭ. Momente mi nur estas simpatianto.

La ulo post mi volonte ĉirkaŭas sin de simpatiaj homoj.

dobri (Prikaz profila) 14. studenoga 2013. 21:40:31

Jes, kiel ĉiu prudenta homo.

La ulo post mi havas surprizajn ideojn.

haYnguy (Prikaz profila) 14. studenoga 2013. 22:19:39

Ne, mi ne havas ideojn.

La ulo post mi havas du grandajn hundojn.

ratkaptisto (Prikaz profila) 14. studenoga 2013. 22:38:02

Ne, mi ne havas hundojn.

La ulo post mi estas estro de cirko.

dobri (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 06:52:51

Ne, mi neniam sopiris estri la cirkon.

La ulo post mi ĝojas, ke hodiaŭ havas libertempon.

ratkaptisto (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 08:44:54

Jes, mi havas, sed mi ankoraŭ havas diversajn taskojn.

La ulo post mi ĝuas la aŭtunan etoson kaj promenadas ĉiutage.

dobri (Prikaz profila) 15. studenoga 2013. 11:05:34

Jes, post momento mi planas promeni kaj aĉeti iun manĝaĵon.

La ulo post mi kapablas rapide kalkuli.

Natrag na vrh