Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

Espi (Pokaż profil) 24 listopada 2013, 21:19:23

Ne, tiun iradon mi jam ĉesigis hieraŭ.

La ulo sub mi ne havas parencojn, vivantaj en la sama urbo.

ratkaptisto (Pokaż profil) 25 listopada 2013, 09:51:30

Vi ne pravas, mia filo vivas en la sama urbo.

La ulo post mi volonte legas en la lito.

dobri (Pokaż profil) 25 listopada 2013, 16:27:27

Jes, precipe la E-revuojn.

La ulo post mi zorge legas la demandojn, por ne okazi, ke li respondos konfuze.

ratkaptisto (Pokaż profil) 26 listopada 2013, 16:21:09

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ havas multe da tempo.

dobri (Pokaż profil) 26 listopada 2013, 16:31:12

Ne, tio nur ŝajnas esti tiel.

La ulo post mi vizitos hodiaŭ teatron.

ratkaptisto (Pokaż profil) 26 listopada 2013, 16:45:59

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi partoprenos dum la venonta jaro ĉe UK.

emukah (Pokaż profil) 26 listopada 2013, 22:58:58

Bedaŭrinde ne, mi havas teruran flugtimo, krome mi ne havas sufiĉe da mono.

La ulo post mi jam partoprenis almenaŭ unufoje ĉe UK.

ratkaptisto (Pokaż profil) 26 listopada 2013, 23:06:50

Jes, vi pravas, mi estis en la jaro 2011 en Kopenhago.

La ulo post mi pensas, ke la dormado antaŭ la meznokto estas la plej bona.

emukah (Pokaż profil) 26 listopada 2013, 23:31:07

Ne, mi ne pensas tiel, pro tio mi ankoraŭ sidas ĉe mia komputilo. (Sed nun mi iros en liton.)

La ulo post mi ŝatas baki kukon.

ratkaptisto (Pokaż profil) 27 listopada 2013, 07:50:07

Mi volonte manĝas kukon kaj la bakado faras mian edzinon.

La ulo post mi planas vojaĝon dum kristnaskofesto.

Wróć do góry