본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 11월 29일 오후 7:17:15

Jes, mi interesiĝas, sed ni malofte havas neĝon.

La ulo post mi havas bonan kapablon por aĉeti belajn donacojn por la kristnaskofesto.

Kelli (프로필 보기) 2013년 11월 29일 오후 7:30:05

Ne, bedaŭrinde ne, ĉar multe stresigas min butikoj homplenaj.

La ulo post mi jam ne tiom ŝatas la kristnaskofestojn.

dobri (프로필 보기) 2013년 11월 29일 오후 7:47:29

Jes, mi preferas simplan trankvilecon kaj precipe baldaŭan printempon.

La ulo post mi korektis tradukon de libro.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 11월 29일 오후 7:52:53

Laŭ mia opinio la libro ne enhavas erarojn.

La ulo post mi verŝajne ofte trovas erarojn, ĉar li havas pli bonan kapablon ol mi.

dobri (프로필 보기) 2013년 11월 29일 오후 8:38:07

Jes, trovi erarojn de iu alia estas facile, sed malfacilas trovi la proprajn.

La ulo post mi ĉiam amuziĝas trovinte eraron de iu alia.

Kelli (프로필 보기) 2013년 11월 30일 오후 6:08:28

Feliĉe mi ne faras tion.

La ulo post mi legas emocian romanon.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 11월 30일 오후 7:44:53

Ne, vi ne pravas, mi malmulte legas.

La ulu post mi jam acxetis kristnaskarbon.

emukah (프로필 보기) 2013년 11월 30일 오후 8:35:16

Ne, mi ne aĉetis kaj mi ne aĉetos kristnaskarbon, ĉar mi ne ŝatas, ke oni dehakas arbojn, kaj post kristnasko oni forĵetas ĝin.

La ulo post mi deziras por kristnasko, ricevi belan, warman vintro-puloveron.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 11월 30일 오후 8:47:18

Mi en tiu jaro havos la saman kristnaskarbon kiel en la pasinta kaj antauxpasinta jaro el mia gxardeno.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 11월 30일 오후 8:50:06

Estas surprizo.

La ulo post mi volonte kantas kristnaskkantojn.

다시 위로