Contenido

Cerrado
Max. 500 mensajes.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 de marzo de 2010

Aportes: 5918

Idioma: Esperanto

Filu (Mostrar perfil) 5 de septiembre de 2010 20:46:16

Hispanio:La ulo sub mi konas la retpaĝon "vkontakte".
KION?????? demando.gif

La ulo sub mi ŝatas esplori vortarojn ĉiaspecajn, renkontinte ian novan vorton, esprimon aŭ specialan, strangan dirmanieron.

galvis (Mostrar perfil) 5 de septiembre de 2010 22:55:01

Jes, mi ŝatas esplori vortaron, kaj kelkfoje mi renkontas novajn esprimojn, kiujn mi notas
en kajero.

La ulo sub mi ŝatas ŝakludon.

Pk_JoA (Mostrar perfil) 5 de septiembre de 2010 23:00:11

Jes, mi ŝatas ĝin, sed mi ne estas tre bonludanto ridulo.gif

La ulo sub mi konas "Korahe, la hundo malkuraĝa" (Infana TV kartuno)

Dozorca (Mostrar perfil) 6 de septiembre de 2010 09:45:54

Bedaŭrinde,sed mi ne konas tiu ĉi hundeto.La ulo sub mi ŝatas trinki lakton. rido.gif

glig (Mostrar perfil) 6 de septiembre de 2010 10:20:54

Dozorca:Bedaŭrinde,sed mi ne konas tiu ĉi hundeto.La ulo sub mi ŝatas trinki lakton. rido.gif
Antaŭe mi ŝatis trinki lakton, sed hodiaŭ mi ne ŝatas ĝin, ĉar mi havas laktan netoleremon. Lakto estas danĝera, hehe lango.gif

La ulo sub mi konsideras ke li mem estas belulo.

vincas (Mostrar perfil) 7 de septiembre de 2010 11:41:54

ne

la ulo sub mi nun pensas, kiu estis la unua kokino aŭ ovo.

Filu (Mostrar perfil) 7 de septiembre de 2010 13:00:43

vincas:la ulo sub mi nun pensas, kiu estis la unua kokino aŭ ovo.
Eĉ se mi havus opinion pri nesolveblaĵoj, mi ne pensadus pri ili vere ofte.

Tamen, multaj bestoj krom kokoj uzas ovojn kiel maturujo, inkluzive (pasintece) dinosaŭroj, kiuj surteris antaŭ kokoj, laŭ la fidindaj trovoj de fakuloj pri geologio.

La ulo sub mi plej emas kredi je evoluo ol tujkreado.

patrik (Mostrar perfil) 7 de septiembre de 2010 14:12:09

Filu:La ulo sub mi plej emas kredi je evoluo ol tujkreado.
Ho, ruza demando. Mi unue klarigu: mi taksas la Genezan rakonton kiel teologian teorion, kaj la evoluan teorion kiel biologian teorion. Mi opinias, ke ambaŭ veras siakampe. Oni devu ne miksi teologion kun biologio.

La ulo sub mi volas, ke mi plue klarigu mian respondon. lango.gif

vincas (Mostrar perfil) 7 de septiembre de 2010 16:18:13

jes rideto.gif

La ulo sub mi tre ŝatas korbopilkon.

Ithildraug (Mostrar perfil) 7 de septiembre de 2010 16:34:15

Jes, mi ŝatas kaj ludas korbopilkon (dum esperanta evento mi ludis ĝin kun eksterlandanoj; tre amuza ridulo.gif)

La ulo sub mi ŝategus legi fantastajn librojn Esperante. (ĉu jam ekzistas?)

Volver arriba