İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

La ulo sub mi

başlangıç sjheiss, 20 Mart 2010

Mesajlar: 5918

Dil: Esperanto

ratkaptisto (Profili görüntüle) 21 Aralık 2013 08:35:07

Jes, mi ĉiam faras tion.

La ulo post mi hodiaŭ havas libertempon.

Kelli (Profili görüntüle) 21 Aralık 2013 11:34:12

ratkaptisto:Jes, mi ĉiam faras tion.

La ulo post mi hodiaŭ havas libertempon.
"Elektu vian dialogon
kaj
Vian plej bonan vorton

Vian plej bonan silenton

Ĉar eĉ silente kaj kune kun la silento oni dialogas"


C. Drummond - brazila poeto.

Jes vi pravas, hodiaŭ mi havas libertempon, kaj mi profitas ĝin por deziri al vi ĉiuj Feliĉan Kristnaskon.

La ulo post mi ankoraŭ ne aĉetis siajn kristnaskajn donacojn.

emukah (Profili görüntüle) 21 Aralık 2013 20:45:04

Ne, ĉio estas plenumita.

La ulo post mi volonte ricevontus azenon kiel kristnaska donaco.

vincas (Profili görüntüle) 21 Aralık 2013 21:00:11

Ne, estus tro da zorgo pri ĝi :]]]]]]]]]]]

La ulo sub mi estas semisto.

moorle (Profili görüntüle) 21 Aralık 2013 21:08:40

Ne, mi ne estas.

La ulo sub mi vizitis la kristnaskomerkaton hieraŭ vespere.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 21 Aralık 2013 21:41:14

Jesssss

La ulo post mi legas multe.

dobri (Profili görüntüle) 22 Aralık 2013 08:11:25

Laŭ mia opinio ne tro multe, ĉar mi ne havas sufiĉe da tempo por legado.

La ulo post mi nun ofte zorgas pri siaj nepoj.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 22 Aralık 2013 09:07:09

Ne vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ volas baki kukon.

moorle (Profili görüntüle) 22 Aralık 2013 16:24:48

Ne, mi bakis multajn kukojn dum la pasintaj tagoj.

La ulo sub mi ŝatas manĝi membakitajn kukojn.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 22 Aralık 2013 16:36:17

Jes, vi pravas.

Vi ne nur estas bona bakistino, sed ankaŭ kuiristino.

Başa geri dön