Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-01 08:39:31

Ne, ĉar laŭ mia opinio mi jam kapablas skribi ciferojn.

La ulo post mi atentos por ne miksi diversajn fadenojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-01 17:07:29

Jes, volonte.

La ulo post mi ĉiam havas komprenon por komencantoj.

Espi (Montri la profilon) 2014-januaro-02 17:48:34

Jeeees, ĉar mi ja ankaŭ estis tia ... ridulo.gif

La ulo sub mi ofte komencis novajn ŝatokupojn.

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-02 17:50:06

Ne, al mi sufiĉas la ĝisnunaj.

La ulo post mi planas ekskurson al montaro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-02 19:37:13

Ne, mi planas viziton al la maro.

La ulo post mi ne volonte manĝas mielon.

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-03 14:49:38

Ne, ĉar mi ŝatas ĝin.

La ulo post mi venis hejmen, sed la loĝejo estis malplena!

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-03 20:34:41

Dank al Dio, mia loĝejo neniam estis malplena.

La ulo post mi volonte ludas trumpeton.

moorle (Montri la profilon) 2014-januaro-04 20:22:25

Ne,mi ne Lucas Trompeten,SED mia filino ŝatas ludi trompeton.

la ulo sub mi hodiaŭ estis en la urbo Groningen en Nederlandujo.

dobri (Montri la profilon) 2014-januaro-07 20:50:01

Ne, mi neniam estis tie.

La ulo post mi ĵus revenis el montara ekskurso.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-januaro-08 07:11:14

Vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ vizitas sian onklon.

Reen al la supro