Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 15 stycznia 2014, 18:57:31

Ne, sed iam mi povus tion fari.

La ulo post mi ĵus admiris la plenlunon.

JDnDorks (Pokaż profil) 15 stycznia 2014, 19:03:35

Jes! Mi tute amas la plenlunon!

La ulo sub mi manĝis rizon por vespermanĝo.

ratkaptisto (Pokaż profil) 15 stycznia 2014, 20:06:59

Ne, mi manĝis hodiaŭ panon.

La ulo post mi aĉetis malmultekostan kalendron.

vincas (Pokaż profil) 15 stycznia 2014, 21:32:34

jes, sed jam delonge

la ulo sub mi iras dormi.

Kelli (Pokaż profil) 16 stycznia 2014, 00:43:26

Vi ne pravas, mi ankoraŭ preparos tekston.

La ulo post mi rigardas la purigotajn glasojn en la lavujo, sed ne lavos ilin nun.

ratkaptisto (Pokaż profil) 16 stycznia 2014, 07:59:42

Ne, mi lavus ilin, ĉar mi estas helpema, mi pensas.

La ulo post mi volonte lernas fremdajn lingvojn.

dobri (Pokaż profil) 16 stycznia 2014, 15:35:23

Ne, mi ne ŝatas tion. Ĝuste pro tio mi elektis Esperanton!

La ulo post mi kapablas legi eksterlandajn librojn rekte en fremda lingvo.

moorle (Pokaż profil) 16 stycznia 2014, 16:50:11

Bedaŭrinde, mi ne povas legi eksterlandajn librojn .

La ulo sub mi morgaŭ matene kuros kun membrojn de la sportklubo.

dobri (Pokaż profil) 16 stycznia 2014, 18:13:28

Bedaŭrinde morgaŭ mi denove devos viziti mian laborejon.

La ulo post mi emas libertempi ĉe maro.

Paulinho (Pokaż profil) 18 stycznia 2014, 15:31:56

Hodiaŭ pluvas kvankam malmulte kaj mi estas iom malsana.

La ulo sub mi reagos.

Wróć do góry