Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

dobri (User's profile) February 15, 2014, 9:18:39 AM

Jes, tio ofte okazas al mi.

La ulo post mi nun iros al la ĝardeno por alporti hejmen iom da legomoj.

ratkaptisto (User's profile) February 15, 2014, 10:39:01 AM

Ne, mi ne havas la eblecon.

La ulo post mi ankaŭ dum vintro revas pri la ĝardeno.

dobri (User's profile) February 15, 2014, 11:10:59 AM

Ne, mi ĝojas, ke nun mi ne devas ĉiutage iri tien.

La ulo post mi estas terkulturisto.

ratkaptisto (User's profile) February 15, 2014, 5:00:11 PM

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi volonte legas librojn pri Germanio.

emukah (User's profile) February 15, 2014, 8:57:26 PM

Jes, sed ankaŭ pri Pollando, Rusio, Hispanio, Ĉinio, Japanio.....

La ulo post mi volonte spektas biatlonon.

dobri (User's profile) February 15, 2014, 10:01:49 PM

Jes, tiu sporto plaĉas al mi.

La ulo post mi ankaŭ spektis bonan komedion en televido.

emukah (User's profile) February 16, 2014, 4:27:26 PM

Jes, mi ofte spektis bonan komedion.

La ulo post mi tute ne ŝatas malvarman venton, precipe biciklante.

dobri (User's profile) February 16, 2014, 4:57:26 PM

Jes, por biciklado konvenas senventa vetero.

La ulo post mi legis unuspire la libron Maskerado ĉirkaŭ la morto.

ratkaptisto (User's profile) February 16, 2014, 7:37:30 PM

Ne, mi ne legis.

La ulo post mi amas homojn en la urbo, kiu parolas per poŝtelefono.

dobri (User's profile) February 16, 2014, 8:29:49 PM

Ne, ĉar mi ne scias, kial mi amu tiun specialan specon de homoj.

La ulo post mi malŝatas telefoni entute.

Back to the top