Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

av sjheiss, 20 mars 2010

Meddelanden: 5918

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Visa profilen) 23 februari 2014 20:51:17

Mi ne trovas novajn amikojn, sed agrablajn kaj afablajn homojn.

La ulo post mi ĉiutage parolas kun multaj homoj.

emukah (Visa profilen) 24 februari 2014 20:32:47

Ne kun multaj homoj. (Kaj esperante mi parolas ĉiutage nur kun mi mem.)

La ulo post mi ĉiutage parolas esperante kun aliaj homoj.

ratkaptisto (Visa profilen) 24 februari 2014 23:05:29

Ne, ne ĉiutage, sed ofte.

La ulo post mi volos aĉeti novan poŝtelefonon.

emukah (Visa profilen) 25 februari 2014 18:36:24

Ne baldaŭ, sed verŝajne iam mi devos aĉeti novan poŝtelefonon.

La ulo post mi hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ malbenis sian komputilon.

ratkaptisto (Visa profilen) 25 februari 2014 19:40:59

Ne, vi ne pravas, ĉar mi ne multe laboris per komputilo.

La ulo post mi ĉiam havas komprenon kun la problemoj de siaj infanoj.

emukah (Visa profilen) 27 februari 2014 17:15:00

Ne ĉiam, kelkfoje al mi mankas la komprenon. (Sed ne tre gravas, ĉar miaj infanoj jam havas siajn proprajn familiojn.)

La ulo sub mi estas neeltenebla matene.

ratkaptisto (Visa profilen) 27 februari 2014 19:41:03

Ne, vi ne pravas, mia edzino Javas naskiĝtagon kaj ni festis.

La ulo post mi hodiaŭ planas la semajnfinon.

dobri (Visa profilen) 2 mars 2014 09:05:58

Ne, mi jam ĝuas la semajnfinon.

La ulo post mi sopiras al iu E-renkontiĝo.

emukah (Visa profilen) 2 mars 2014 09:57:05

Ho jes, ege!

La ulo post mi senpacience atendas belan someron.

ratkaptisto (Visa profilen) 2 mars 2014 13:45:38

Jes, vi pravas.

La ulo post mi jam planis sian libertempon por somero.

Tillbaka till toppen