Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

fra sjheiss,2010 3 20

Meldinger: 5918

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 3 8 17:40:02

Ne, mi ne havas tempon.

La ulo post mi ankoraŭ ne laboris en sia ĝardeno.

emukah (Å vise profilen) 2014 3 8 17:56:13

Mi ankoraŭ ne laboris en ĝardeno, ĉar mi ne havas ĝardenon.

La ulo post mi hodiaŭ ĝojis pri la belega vetero.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 3 8 18:15:14

Jes, vi pravas.

La ulo post mi volonte trinkas teon sen sukero.

emukah (Å vise profilen) 2014 3 8 21:15:48

Mi nur malofte trinkas teon, sed se, tiam kompreneble sen sukero.

La ulo post mi bezonas matene almenaŭ unu tason da kafo.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 3 8 21:50:23

Jes, mi volonte trinkas kafon.

La ulo post mi havas bonan kantkapablon.

emukah (Å vise profilen) 2014 3 9 12:21:43

Ne, tute ne! Bedaŭrinde!

La ulo post volonte kantas en la bankuvo.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 3 9 18:27:43

Ne, sed sub la duŝo.

La ulo post mi volonte vizitas najbarojn.

emukah (Å vise profilen) 2014 3 9 20:41:18

Jes, vi pravas, sed nur, se ili estas afablaj.

La ulo post mi iam forgesis sian edziĝan datrevenon.

ratkaptisto (Å vise profilen) 2014 3 9 21:29:48

Ne, mi ĝis hodiaŭ ne forgesis, ĉar estas tre facila dato, unu tago post la tago de laboro.

La ulo post mi ĉiam aĉetas brandon dum patrotago por sia patro.

Kelli (Å vise profilen) 2014 3 12 20:35:27

Neniam mi aĉetis brandon al iu, speciale por mia patro.

La ulo post mi ŝatus malgrasiĝi iom.

Tibake til toppen