Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2014-marto-21 19:18:25

Eble jes, ĉar mia edzino ne tro ŝatas hundojn.

La ulo post mi ankaŭ ĝojas, ke li povas daŭrigi diskutadon en la forumo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-marto-22 05:08:03

Jes, estas mia "ĉiutaga ĝojo".

La ulo post mi hodiaŭ nur volos ripozi, ĉar li laboris multe dum la pasintaj tagoj.

dobri (Montri la profilon) 2014-marto-22 13:33:21

Jes, vi pravas, bedaŭrinde mi ne sukcesos.

La ulo post mi atendas viziton de familio de sia filo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-marto-22 17:33:36

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ ankoraŭ ne havis tempon por legi la gazeton, ĉar li havas multajn aliajn taskojn.

dobri (Montri la profilon) 2014-marto-23 16:57:55

Jes.

La ulo post mi malĝojas, ke hodiaŭ ne eblas bicikli pro daŭra pluvo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-marto-23 17:13:30

Ni ne havis pluvon, malgraŭ mi ne biciklis, ĉar mi faris longan migradon.

La ulo post mi admiras la florojn en sia ĝardeno.

emukah (Montri la profilon) 2014-marto-24 17:12:13

Se mi havus ĝardenon, tiam certe mi havus florojn, kiujn mi certe admirus.

La ulo post mi malkovris libron hodiaŭ, kiun li/ŝi tre volonte aĉetus.

dobri (Montri la profilon) 2014-marto-24 17:17:03

Jes, ekzemle "Gerda malaperis" de Claude Piron.

La ulo post mi hodiaŭ denove malsekiĝis pro daŭra pluvo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-marto-25 18:04:09

Ne, ni ne havis pluvon hodiaŭ.

La ulo post mi bedaŭras, ke li/ŝi ne havas sunon.

emukah (Montri la profilon) 2014-marto-25 18:43:23

Jes, vi pravas.

La ulo post mi amas rozkolorajn kravatojn.

Reen al la supro