Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

av sjheiss, 20 mars 2010

Meddelanden: 5918

Språk: Esperanto

dobri (Visa profilen) 28 mars 2014 19:10:47

Jes, vere!

La ulo post mi nun legas interesan libron.

ratkaptisto (Visa profilen) 29 mars 2014 03:44:29

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ partoprenos ĉe sportiva aranĝo.

emukah (Visa profilen) 29 mars 2014 11:27:12

Mi intencas mian propran sportivan aranĝon, bicikli laŭlonge de rivero.

(Kio estas repetitoro?)

La ulo post mi ĵus sidas ĉe sia komputilo.

dobri (Visa profilen) 29 mars 2014 13:04:01

Jes, vi pravas. Repetitoro estas hejma instruisto.

La ulo post mi nun kontrolas en vortaro mian nekutiman esprimon.

emukah (Visa profilen) 29 mars 2014 17:37:30

Kiel vi divenis tion?

La ulo post mi tre ĝojas pri printempe florantaj arboj kaj arbedoj.

dobri (Visa profilen) 29 mars 2014 17:53:45

Jes. Ankaŭ pri floroj.

La ulo post mi uzis la sunan veteron por biciklado tra profunda arbaro.

ratkaptisto (Visa profilen) 30 mars 2014 04:55:39

Ne, mi bedaŭrinde ne havas tempon.

La ulo post mi hodiaŭ havas multe da laboro.

RubyNunes (Visa profilen) 30 mars 2014 12:52:11

Ne, vi ne pravas. Mi estas senlabora. Tio signifas, ke mi havas sufiĉe da tempo por preskaŭ ĉio.

La ulo post mi suferas deprimon jam de kelka tempo.

dobri (Visa profilen) 30 mars 2014 13:30:22

Tute ne.

La ulo post mi volas dividi sian ĝojon kun la aliaj samideanoj.

emukah (Visa profilen) 30 mars 2014 17:13:30

Jes, vi pravas. Sed kelkfoje mi ankaŭ ĝuas sole mian ĝojon.

La ulo post mi volonte surhavas unu ruĝan kaj unu bluan ŝtrumpon - por tio li havas du parojn da tiaj ŝtrumpoj.

Tillbaka till toppen