לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

של sjheiss, 20 במרץ 2010

הודעות: 5918

שפה: Esperanto

dobri (הצגת פרופיל) 8 במאי 2014, 17:37:24

Ne, hodiaŭ mi ekskursis.

La ulo post mi hodiaŭ promenis inter rokoj.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 8 במאי 2014, 19:19:14

Ne, bedaŭrinde ne, sed morgaŭ.

La ulo post mi hodiaŭ vidis multajn rarajn bestojn dum sia ekskurso.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2014, 09:51:13

Ĉu vi ne ekskursis?

dobri (הצגת פרופיל) 3 ביוני 2014, 14:27:10

Jes, semajnfine mi ekskursis, sed ne vidis multajn bestojn.

La ulo post mi promenis sur la rokoj.

PEM71 (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2014, 18:50:45

Ne, mi ne promenis sur la rokoj. Mi nur promenis sur pavimeroj en nia urbo.

La ulo sub mi hodiaŭ legis rakonton verkita en fremda lingvo.

dobri (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2014, 19:19:22

Hodiaŭ ne. Sed mi ofte legas librojn en Esperanto.

La ulo post mi hodiaŭ veturis per aŭto en herbejo, kie la herbo estis pli alta ol la aŭto.

PEM71 (הצגת פרופיל) 5 ביוני 2014, 19:24:44

Tute ne! Nuntempe herbejoj estas la plej danĝeraj lokoj por mi! La kialo estas tre malĝoja - alergio.

La ulo sub mi neniam ŝoforas, ĉar li aŭ ŝi volas protekti la medion.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2014, 16:50:55

Mi ofte ŝoforas, ĉar mi loĝas en vilaĝo, sed mi ankaŭ ofte biciklas.

La ulo post mi ne trinkas alkoholon kaj ankaŭ ne fumas.

dobri (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2014, 18:19:15

Mi iomete trinkas alkoholaĵojn, sed ne fumas.

La ulo post mi malŝatas fumadon eĉ en sia ĉirkaŭaĵo.

ratkaptisto (הצגת פרופיל) 6 ביוני 2014, 21:19:56

Jes, vi pravas.

La ulo post mi antaŭ dek jaroj havis la saman biciklon kiel hodiaŭ.

לראש הדף