본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

Filu (프로필 보기) 2010년 9월 12일 오후 2:53:37

horsto:La ulo sub mi ŝatas dolorojn.
Serĉu tia ulo aliloken, amiko. Mi ŝatas doloron nek mian nek malmian.

La ulo sub mi iom pripensis pri Budho, leginte la ĉiantaŭan frazon.

galvis (프로필 보기) 2010년 9월 12일 오후 7:41:52

Jes, mi ĵus legis en vikipedio la historion de la vivo de Budho.

Ls ulo sub mi ŝatas legi artikolojn pri
la historio de multaj landoj de la tuta mondo.

glig (프로필 보기) 2010년 9월 12일 오후 8:24:00

galvis:Jes, mi ĵus legis en vikipedio la historion de la vivo de Budho.

Ls ulo sub mi ŝatas legi artikolojn pri
la historio de multaj landoj de la tuta mondo.
Tute ne;se ekzistas io en la mondo kion mi ne ŝatas, tiam certe la historion; uh, kiel mi malŝatas historion!! shoko.gif

La ulo sub mi ŝatas aŭskulti rokon kaj metalon(ĉar mi jes). okulumo.gif

Hispanio (프로필 보기) 2010년 9월 13일 오전 12:01:04

Mi kredas, ke jes.

La ulo sub mi enamiĝis (nun aŭ iam).

custinne (프로필 보기) 2010년 9월 14일 오후 7:56:11

La ulo sur mi iom misrespektis la lud-regulon.

La ulo sub mi havas bluan vizaĝon kaj parolas la na'vian.

Hispanio (프로필 보기) 2010년 9월 14일 오후 8:18:19

Antaŭ multe da tempo mi havis bluan vizaĝon, sed mi ne parolis tiun lingvon okulumo.gif

La ulo sub mi tre ofte vizaĝetas en la forumo/tujmesaĝilo/privataj mesaĝoj.

galvis (프로필 보기) 2010년 9월 14일 오후 10:49:14

Jes, mi ofte rigardas la forumon, sed la aliaj du ne tiom multe.

La ulo sub mi dezirus skribi multe pli en la diversaj fadenoj ĉe Lernu, sed li/ŝi ne kuraĝas fari ĝin.

Hispanio (프로필 보기) 2010년 9월 14일 오후 11:12:10

Haha, vi divenis miajn pensojn shoko.gif

La ulo sub mi ŝatas naĝi.

Polaris (프로필 보기) 2010년 9월 14일 오후 11:56:15

Hispanio:Haha, vi divenis miajn pensojn shoko.gif

La ulo sub mi ŝatas naĝi.
Jes, mi ŝatas naĝi kiam mi havas okazon. Mia familio havis bonetan naĝbasenon en la malantaŭa korto kiam mi estis infano; tial, mi lernis naĝi kiam mi estis iomete juna.

La ulo sub mi estis punita per pugbatado kiam li malbone kondutis.

galvis (프로필 보기) 2010년 9월 15일 오후 4:07:49

Jes, antaŭ longa tempo mi kutimis fiŝkapti en la riveretoj ĉirkaŭ la urbo kie mi vivas, sed nun, tiaj riveretoj ne estas sanaj, ili estas malpuraj. Por havi fiŝojn oni devas veturi al malproksimaj lokoj kie estas larĝaj riveroj, aŭ iri al la vendejo.

La ulo sub mi ŝatas traduki hieroglifojn.

다시 위로