Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

La ulo sub mi

kelle poolt sjheiss, 20. märts 2010

Postitused: 5918

Keel: Esperanto

dobri (Näita profiili) 16. juuli 2014 14:14.14

Ne, 2 sufiĉas.

La ulo post mi atendas ripariston de forfalaĵa tubo.

ratkaptisto (Näita profiili) 16. juuli 2014 18:55.30

Ne, kun tubo mi ne havas problemojn.

La ulo post mi preskaŭ ĉiutage devas ĝiri monon, ĉar lia edzino ĉiam multe vendas.

dobri (Näita profiili) 16. juuli 2014 19:28.25

Ne, tio ne estas mia problemo.

La ulo post mi ofte mensogas.

ratkaptisto (Näita profiili) 17. juuli 2014 6:53.17

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi volonte kaj bone golfas.

dobri (Näita profiili) 17. juuli 2014 14:09.10

Volonte, sed malbone.

La ulo post mi ŝatas salti al akvobaseno el dekmetra turo.

lorna (Näita profiili) 17. juuli 2014 14:21.55

Ne - mi ŝatas naĝi sed mi ne ŝatas plonĝi.

La ulo post mi havas nuntempe feriojn.

dobri (Näita profiili) 17. juuli 2014 14:39.33

Precize dirite, miaj nepoj havas ferion, tial mi ankaŭ ne laboros la venontan semajnon, ĉar ni ĝuos komunan tempon en montaro.

La ulo post mi emas pli ofte pasi tempon kun siaj idoj.

ratkaptisto (Näita profiili) 17. juuli 2014 18:50.26

Jes, sed miaj idoj bedaŭrinde ne havas multe da tempo.

La ulo post mi emas labori dum la vespero anstataŭ dum la mateno.

dobri (Näita profiili) 17. juuli 2014 21:06.31

Ne, mi preferas matenon.

La ulo post mi emas veturi al maro anstataŭ al montaro.

pablo4856 (Näita profiili) 17. juuli 2014 21:21.09

Ne, mi preferas la montaron anstataŭ la maron.

La ulo sub mi preferas la malvarman veteron ol la varman veteron.

Tagasi üles