Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

ratkaptisto (User's profile) July 18, 2014, 5:41:18 AM

Ne, mi preferas la varman veteron.

La ulo post mi malamas la malsekan veteron.

lorna (User's profile) July 18, 2014, 6:14:50 AM

Mi amas la pluvon. Mi naskiĝis en Norda Irlando.

La ulo post mi kolektas poŝtkartojn.

ratkaptisto (User's profile) July 18, 2014, 2:56:18 PM

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi pli amas trinki bieron ol vinon, sed neniam kafon.

dobri (User's profile) July 18, 2014, 6:50:56 PM

Jes, ĝuste.

La ulo post mi morgaŭ denove forveturas por libertempado.

ratkaptisto (User's profile) July 18, 2014, 7:04:59 PM

Ne, morgaŭ mi devas labori.

La ulo post mi havas multe da libertempo.

dobri (User's profile) July 18, 2014, 7:26:55 PM

Jes, kiel emeritulo mi povas ferii kiam ajn.

La ulo post mi volonte ĉiutage laborus pro regula salajro.

lorna (User's profile) July 18, 2014, 8:22:14 PM

Ne, mi preferus esti milionulo.

La ulo post mi estas milionulo.

ratkaptisto (User's profile) July 18, 2014, 9:50:24 PM

Mi ankaŭ ne estas milionulo.

La ulo post mi ĉiutage trinkas lakton.

dobri (User's profile) July 19, 2014, 5:08:22 AM

Jes, ĝi bongustas al mi.

La ulo post mi vekiĝas frumatene.

lorna (User's profile) July 19, 2014, 7:34:19 AM

Jes mi ofte vekiĝas frumatene, sed ne ĉiam.

La ulo post mi ŝatas vidi, aû konstrui, aŭ ludi en malgranda dometo en arbo.

Back to the top